From Wikipedia, the free encyclopedia
FC Baník Ostrava (mallongigite FCB) estas ostrava futbala klubo, kies plej bona vira teamo ludas en la unua futbala ligo de la Ĉeĥia Futbala Asocio.
FC Baník Ostrava | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | FC Baník Ostrava | ||
Kromnomo | Baníček | ||
Fondita | 1922 | ||
Stadiono | Bazaly Ostrava | ||
Kapacito | 17 372 | ||
Prezidanto | Petr Šafarčík | ||
Trejnisto | Radomír Korytář | ||
Ligo | 1-a ligo de la Ĉeĥia Futbala Asocio | ||
2022/23 | 11-a loko | ||
Oficiala retejo | www.fcb.cz | ||
| |||
Baník estiĝis en la jaro 1922 kaj en la komencoj ĝi havis eĉ ne sian propran ludejon. Ekde la jaro 1935 la futbalistoj ludis en Stará střelnice (Malnova pafekzercejo) kaj en la jaro 1959 la klubo transloĝiĝis en sian nuna stadionon - en Bazaly. Urbo Ostrava planas, ke la klubo estus transloĝiĝonta post konstruo de nova urba futbala stadiono ĝis Svinov.
En la postmilita periodo la klubo sole dufoje descendis ĝis la 2-a ligo. Post Slavia Praha Baník Ostrava estas do la dua unualiga teamo, kiu en la plej supera konskurso persistis plej longe sen interrompo.
La plej grandaj sukcesoj de la klubo estas kunigitaj kun nomo de trejnisto Evžen Hadamczik, kiu agadis en Baník ekde la jaro 1978. Dum kvin jaroj sur la pozicio de trejnisto li akiris kun Baník Ostrava sume dufoje majstran titolon, trifoje li konkeris duan pozicion, dufoje li gajnis Ĉeĥan pokalon kaj unufoje Ĉeĥoslovakan pokalon. Pluan alte sukcesan periodon signifis sezono 2003/04, kiam Baník post 23 jaroj denove akiris majstran titolon kaj ĝi estis en finalo de ČMFS. En la jaro 2005 la klubo gajnis tiun ĉi pokalon. En pluaj sezonoj Baník tro ne sukcesis.
Bierfarejo Ostravar kunlaborante kun FC Baník ostrava kreis futbalan bieron de la fanoj de Baník. La fanoj elektis nomon de la biero Bazal, malsukcesaj variantoj estis Baníček, Baník aŭ Fajne.[1]
FCB havas unujn el la plej radikalajn fanojn en Ĉeĥio,[2] la t.n. Chachary. (legu Ĥaĥaroj - ostrava dialekto)
La ostravaj urbodomanoj volas konstrui novan futbalan stadionon por 30 000 spektantoj en Svinov.[3]
Ekde la 1-a de julio 2009 la futbalistojn de Baník post ses jaroj denove vestigas firmao Nike.[4]
Lerta halfo Rudolf Otepka, kiu ne plu volis agadi en Baník, interkonsentis en partoprenado en SK Sigma Olomouc.[5]
Baník akiris la polan golulon Pietrzkiewicz-on.[6]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.