argentina futbalisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Ezequiel Lavezzi, per plena nomo Ezequiel Iván Lavezzi (prononco laŭ sistemo IFA eseˈkjel iˈβan laˈβesi), estas argentina futbalisto. Li naskiĝis la 3-an de majo 1985 en Villa Gobernador Gálvez, provinco Santa Fe, do nun estas 39-jara. Profesia futbalisto ekde la jaro 2003, do ekde la plenaĝiĝo, ekde la jaro 2011 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Paris Saint-Germain F.C. de Parizo. Krome ekde la jaro 2007 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. Antaŭe li en 2005 membris en la nacia teamo de sub—20-jaruloj, kaj en 2008 paralele al la membreco en la vira nacia teamo ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "22".
Ezequiel Lavezzi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ezequiel Iván Lavezzi |
Naskiĝo | 3-an de majo 1985 (39-jaraĝa) en Villa Gobernador Gálvez |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
TTT | |
Retejo | http://www.elpocholavezzi.com/es |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.