Eulach
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Eulach estas rivero en la distrikto Vinterturo en la oriento de la Kantono Zuriko en Svilando. La koordinatoj de ĝia fonto estas 47° 28′ N 8° 51′ O (mapo).
Eulach | |
---|---|
Rivero Eulachen Elgg | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 16 km |
Akvokolekta areo | 70 km² |
Averaĝa trafluo | 0,76 m³/s |
Fluo | |
- Alteco super marnivelo | 800 m |
Enfluejo | Töss |
- Alteco | ĉ. 430 m |
Geografio | |
Alfluantoj | diversaj riveretoj |
Rivero en Eŭropo | |
Ĝia fonto troviĝas en la komunumo Hofstetten ZH norde de la Kastelruino Schauenberg je proksimume 800 m super la marnivelo. La rivero fluas tra la urbeto Elgg kaj poste tra la municipo Schottikon kaj Räterschen en Elsaŭ kaj finfine alfluas la riveron Töss en Vinterturo.
La rivero Eulach estas la ĉefa akvofluo en la urbo Vinterturo, kiun oni ankaŭ nomas fojfoje la Eulach-Urbon. La Eulach-Halo (multfunkcia halo por sporto kaj eventoj) kaj la loka radio-stacio Radio Eulach portas la nomon de la rivero.
Ĉar granda parto de la akvokolekta regiono de la rivero troviĝas en la urbo Vinterturo, kies planko estas vaste sigelita, okaze de fortaj pluvegoj ekzistas inundrisko por la urbo Vinterturo, kio povus kaŭzi grandajn damaĝojn. La urbo Vinterturo pro tio nun konstruas grandajn retenbasenojn, kiuj povas kapti la akvon en tia kazo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.