Esteban Gómez, ankaŭ konata kiel Estevan Gómez, naskiĝinta Estêvão Gomes (en Oporto, ĉ. 1483 - en iu loko ĉe la rivero Paragvajo, 1538), estis kartografo kaj esploristo el Portugalio kiu navigis sub la servo de la hispana monarkio en la ŝiparo de Fernando de Magallanes, forlasante la ekspedicion antaŭ la alveno ĉe la Magelana markolo kaj revenante al Hispanio en majo 1521. En 1524 kaj 1525, li gvidis alian esploran vojaĝon de la orienta bordo de Nordameriko, ekde Nov-Skotio ĝis Florida. Kiel rezulto de tiu ekspedicio, la mondmapo farita de Diogo Ribeiro en 1529 preskaŭ perfekte priskribas tiun marbordon.
Estêvão Gomes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1483 en Porto |
Morto | 1-an de januaro 1538 (54-jaraĝa) en rivero Paragvajo |
Lingvoj | portugala • hispana |
Ŝtataneco | Hispanio Reĝlando Portugalio |
Okupo | |
Okupo | esploristo kartografo |
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.