Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Pli poste en la 1970-aj jaroj emerita kolonelo Hayrettin Dural fondis asocion en Uskudar distrikto de Istanbulo sub la nomo "Türkiye Esperanto Derneği" (Turka Esperanto Asocio). Li senpage instruis Esperanton al la publiko, li faris ekspozicion pri Esperanto, kaj li verkis kelkajn librojn pri Esperanto: Lernilo de dek lecionoj, turka libro pri Esperanto "Dünya Dili Esperanto", kaj li ankaŭ komencis prepari la "Turka-Esperanto granda Vortaron" sed ne sukcesis fini ĝin. En 2019 lia filino Mujde Dural redaktis la manuskripton de la vortaro kaj publikigis ĝin, sed la vortaro ankoraŭ bezonas relative gravan redaktadon.
|
||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Turkujo. La unuaj konataj E-istoj estis Michel A. Arama en Saloniko, S. Kedam en Istanbul (1901), Mehmed Cevdet bej en Aidin, A. Khatenessian en Kerassunda. Solon Orfanidis kaj Kakobo Gueron fondis dec. 1909 E-grupetojn kaj 1910 estas fondita en Istanbul grupeto, titolita T. E-Asocio, kun 10 anoj. Ankaŭ en Smirna fondiĝis grupo kun helpo de la greka s-ano E. Misailidis. Movadeton oni rimarkis samtempe en Nazli. (la greka s-ano Johano Sapoundzoglou kaj Sidki effendi). Grandan servon faris por la E-movado d-ro Anakreon Al. Stamatiadis, kiu vivis en Istanbul 1913-1925. Li fondis en 1920 tie E-Asocion „Bizantio“ kaj en 1921 samnoman gazeton, sume aperis ĝis jul. 1924 18 n-roj kun 480 paĝoj. En tiu tempo la E-ejo estis tute vasta etaĝo de domego en la centro de Pera, Str. Sakiz-Agats, Agha Dzami No 8. lukse meblita. La luprezojn oni pagis krom la kotizoj per la enspezoj de tekoncertoj, aranĝitaj duonmonate, ekskursoj, la preskostojn de la gazeto pagis krom la abonantoj grupo de entuziasmaj E-istoj. La registaro montriĝis favora, nur ĝi postulis, ke la stampo de la asocio portu ankaŭ turkajn literojn. Poste la magistratoj malpermesis la asocian E-istan agadon, kaj nur 25. apr.1927 oni oficiale permesis la fondon de TEA. Lastatempe la gazetaro estas pli favora. En 1931 UEA-del. en 4 lokoj.
Rimarko. La artikolon tralegis I. M. Krestanov. (Bulgario) STAMATIADIS. |
En la jaro 1980 dum la milita puĉo ĉiuj asocioj estis fermitaj. Post kelkaj jaroj Hayrettin Dural denove malfermis la asocion sed la asocio ne prosperis. En la jaro 2000 li demisiis kaj la asocion liveris al Enver Yalcin sed tamen la asocio ankaŭ ne prosperis kaj en la jaro 2003 ĝi fermiĝis. La malgranda tiama nombro de esperantistoj perdis sian intereson al la lingvo.
Post 2010 reaperis malgranda grupo de esperantistoj kaj ekde tiam kvankam la movado estas malforta oni sukcesis atingi kelkajn gravajn aferojn. Ekzemple:
-- Kvar Mezorientaj Kunvenoj estis organizitaj ĝis nun en Turkujo: Iznik (2009), Eskisehir (2010), Gaziantep (2012), Urgup (2016).
-- La retejoj de esperanto.net, lernu.net, learn.esperanto.com pere de zagreba metodo, kaj la poŝtelefona aplikaĵo Amikumu estas uzeblaj en turka lingvo.
-- La libro de Stano Marĉek "Esperanto per rekta metodo" estis tradukita al turka lingvo.
-- La revuo Turka Stelo eldoniĝas ekde la komenco de 2016 kaj en decembro 2020 ĝi fariĝis kvin jaraĝa: https://esperantoturkiye.wordpress.com/category/dergi-revueto/
-- Kreiĝis la retejo por la turka esperanto movado: https://esperantoturkiye.wordpress.com/
-- Kreiĝis la retejo por MONA Informado: https://monainformado.wordpress.com/
-- Kreiĝis retejo por la turka versio de la iama lernilo de ELNA "Free Esperanto Course" por instrui Esperanton al komencantoj kun instruanto: https://esperantokursu.wordpress.com/
-- En Esperantujo aperis la libro “Poezia Antologio, Nazım Hikmet Ran”, la 51-a libro el la Serio Oriento-Okcidento de UEA, eldonita de Mondial.
-- Kreiĝis reta vortaro EO-TR kaj TR-EO (tiu parto ankoraŭ ne finiĝis): https://tr-vortaro.info/#/ Arkivigite je 2020-12-06 per la retarkivo Wayback Machine
-- Okazis diversaj instruadoj de Esperanto (ambaŭ en lernejoj kaj ekstere) kaj prezentoj por konatigi Esperanton al neesperantistoj.
(Aldonita de Vasil Kadifeli)
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.