landa organizo de Esperanto en Usono, Landa Asocio de UEA From Wikipedia, the free encyclopedia
La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), nun konata ankaŭ kiel Esperanto-USA, estas la landa organizaĵo de Esperanto en Usono. Ĝi fondiĝis en la jaro 1952, en Sakramento, Kalifornio, kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono. La asocio oficiale deklariĝis komunutila laŭ la usona leĝo US 501(c)(3).
Esperanto-USA | ||
---|---|---|
landa asocio de UEA Esperanto-eldonejo | ||
Komenco | 1952 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Portland | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La junulara sekcio de ELNA estas la Usona Esperantista Junularo (USEJ), kaj la Junularo Esperantista de Nordameriko dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
ELNA estas la usona Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio (ekde 1955/1956).
La Centra Oficejo, kun unu plentempa laboranto, ekde la 2000-aj jaroj estas en Portland (Majno). Antaŭe ĝi plurajn jardekojn situis en Emeryville, Kalifornio, apud San-Francisko.
Vilĉjo Harris estas ĝia direktoro ekde la 15-a de februaro, 2007. Don Harlow estis la antaŭa direktoro.
Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto, kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.
La prezidanto de Esperanto-USA laŭ la stato de 2023 estas Filipo Dorcas. Aliaj membroj laŭ la stato de 2023 estas[1]
La konsisto ne ŝanĝiĝis ekde almenaŭ 2016.[2]
ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan libroservon en Ameriko. Ĝi eldonas dumonatan bultenon Usona Esperantisto. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto.
ELNA havas ĉiujare ekde 1953 landan kongreson, kutime en Usono sed foje en Meksiko (kune kun la Meksika Esperanto-Federacio) aŭ en Kanado (kune kun la Kanada Esperanto-Asocio).
La Esperanto-Vojaĝservo - kutime literumata Esperanto VojaĝServo - estas servo instalita de la organizaĵo ELNA post 1952, kiu ekde tiam organizis komunajn vojaĝojn de nordamerikaj esperantistoj, precipe al Universalaj Kongresoj de UEA, ofte kun aparte organizataj antaŭ- aŭ postkongresaj turismaj programoj.
Ekde 2021 Esperanto-USA okazigis la retan Esperantan film-konkurson Usona Bona Film-Festivalo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.