aŭstra aktoro From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst WALDBRUNN (plene: Ernest Karl Anton Waldbrunn; naskiĝinta la 14-an de aŭgusto 1907 en Český Krumlov, mortinta la 22-an de decembro 1977 en Vieno) estis aŭstra-ĉeha aktoro germanlingva kaj kabaretisto.
Ernst Waldbrunn | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1907 en Český Krumlov |
Morto | 22-an de decembro 1977 (70-jaraĝa) en Vieno |
Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Alma mater | Faculty of Law, German University in Prague (en) |
Okupo | |
Okupo | komikisto aktoro scenaristo |
Waldbrunn doktoriĝis jurscience en Prago kaj baldaŭ poste ekaktoris sur provincaj scenejoj en Moravio. Pli malfrue li venis al Vienon, kie li aktoris en la Kabareto Simpl flanke al Karl Farkas. Li famiĝis per la de Hugo Wiener verkitaj t.n. Duoblaj konferencoj. Paralele li estis komikisto kaj karakteraktoro ĉe diversaj vienaj teatroj, ĉefe ĉe "Theater in der Josefstadt". Tie li estis ensemblarano inter 1946-77. Ankaŭ en diversaj filmoj li aperis.
Kune kun Lida Winiewicz li verkis la seriozan kaj aŭtobiografian teatraĵon Die Flucht post kies premiero en 1965 li, estante ĉefrolulo, ovacie aplaŭditis. Lia tipa balbutado taksitis aminda kaj ĉefa identigilo.
Li estis la edzo de Elfriede Ott ĝis 1964. Lia honora tombo troviĝas sur la Centra Tombejo de Vieno (grupo 40, numero 55).
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ernst Waldbrunn en la germana Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.