From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst SORGE (naskiĝinta la 25-an de februaro 1899 en Vieselbach, mortinta la 28-an de aprilo 1946 en Arnstadt) estis germana glaĉerfakulo, polusa esploristo kaj geoscienculo. Aparte liaj trovoj en la stacio "Eismitte" de sur Gronlando li pioniris glaciologie.
Ernst Sorge | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de februaro 1899 en Vieselbach |
Morto | 28-an de aprilo 1946 (47-jaraĝa) en Arnstadt |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | tersciencisto geologo scenaristo ĉefkameraisto polusa esploristo |
Post frekvento de la nehumanisma gimnazio je Schmargendorf li soldatis dum la Unua mondmilito. Inter 1919 kaj 1923 studis li Berline matematikon, fizikon kaj filozofion kaj akiris la instruadrajton ĉelernejan. En la jaro 1927, li estis dungita ĉe la reformpedagogia lernejo Schulfarm Insel Scharfenberg post kiam li sukcese faris kromekzamenon pri geografio en la jaro 1926. Post studado, Ernst Sorge disertaciis sub la gvidado de Albrecht Penck en 1929 defendante la tezon Die Trockengrenze von Südamerika.
Ekde la jaro 1920, Ernst Sorge estis alpisto. Samjare li vizitis Islandon kun tri akompanantoj. Dum la somero de 1929, laŭ la deziro de Alfred Wegener, li partoprenis ties unuan ekspedicio al Gronlando, dum kiu Sorge sukcese faris la unuajn mezurojn de glacikvanto sur la interna glaciaro. De la jaro 1930 ĝis 1931 Ernst Sorge partoprenis en la ĉefekspedicio de Wegener, kie li vintris kun Johannes Georgi kaj Fritz Loewe ĉe la stacio "Eismitte" kaj faris glaciologiajn mezurojn. En majo de 1931, post la savo de la stacio "Eismitte", kiam estis konstatite ke Alfred Wegener ne revenis de sia lasta glitvojaĝo, Sorge kaj la geodeziisto Karl Weiken sukcesis trovi la enterigitan kadavron de la gvidanto de la ekspedicio la 12-an de majo 1931.
En la jaro 1932 Arnold Fanck instigis Sorge partopreni kiel scienc-konsilisto kun Loewe en filmekspedicio je Gronlando. Sur tiu esplora vojaĝo, Sorge faris mezurojn de glacikvantoj, filmis glaĉerojn kaj mezuris fjordajn profundecojn. En la jaro 1935 li kune kun sia edzino kaj la alpinisto Oskar Lutz, vizitis Spicbergom en esplorvojaĝo financita el privataj rimedoj, por fari similajn mezurojn kiel en Gronlando.
Ernst Sorge ĉiam entuziasme engaĝiĝis en la pripolusa esplorado kaj alportis grandajn meritojn, precipe en la fako de glaĉera esplorado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.