From Wikipedia, the free encyclopedia
Ernst OTTO (naskiĝinta la 12-an de septembro 1891 en Schmölln, mortinta la 17-an de februaro 1941 en Windeck-Au) estis germana protestantisma teologo. Li gravis ene de la anoj de la Konfesanta Eklezio en Turingio.
Ernst Otto | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1891 en Schmölln |
Morto | 17-an de februaro 1941 (49-jaraĝa) |
Okupo | |
Okupo | Protestanta teologo pastoro |
Studis Otto en Greifswald kaj Lepsiko teologion kaj fariĝis post la ordinacio en la 1920-a jaro helpa pastoro, poste paroĥestro en Altenburg. En 1927 li iĝis kunlaboranto, en 1929 estro de Volksdienst, ekleziula klerigorganizo en Turingio. En 1933 aniĝis li al Pfarrernotbund, poste al Konfesanta Eklezio. En 1934 Otto partoprenis ĉe Bruderrat, grupo de pastroj favorantaj kolegiajn gvidstrukturojn. En 1935 li membris ĉe Reichsbruderrat. Ĉar anoj de la Konfestanta Eklezio agnoskis lin kiel provizoran episkopon li povis ordini kelkajn teologojn, i.a. Helmut Gollwitzer. La saman jaron li iĝis membro ĉe la Konsilio de la evangelia-luterana eklezio de Germanujo.
Post kiam li rifuzis en 1937 fari monkolektojn por la naziemaj kristantoj organizitaj je Deutsche Christen, lia kariero estis interrompita. Post prediko en 1937 okaze de la Penta kaj preĝa tago li eĉ en prizonoj ne plu rajtis animzorganti. Ĉar fare de Gestapo estis riproĉite al li esti atakinta Alfred Rosenberg kaj diversajn gravajn politikistojn en kaŝa maniero.[1] En 1939 Otto transloĝigis al Au en la regiono de Westerwald kie li iĝis gvidanto de la biblia hejmo Hohengrete. Post du jarojn da deĵoro tiea li forpasis.[2]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.