From Wikipedia, the free encyclopedia
Epyx estas iama usona firmao, kiu programis kaj eldonis videoludojn. Ĝi estis fondita sub la nomo Automated Simulations en 1978 de Jim Connelley kaj Jon Freeman cele al la distribuo de Starfleet Orion, ties unua ludprogramaro. Tiu ĉi ludo vendiĝis sufiĉe bone, kaj post publikigo de daŭrigo, la firmao komencis disvolvi ludon bazitan sur la komuna pasio de siaj membroj pri Drakoj kaj Galerioj, Temple of Apshai, kiun ili publikigis en 1979. Kun pli ol 30000 venditaj unuoj, ĝi estis unu el la plej grandaj komercaj sukcesoj de tiu tempo, kio definitive lanĉis la studion.
Epyx | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno • videolud-evoluiga firmao • videoluda eldonejo vd | ||
Dum | 1978 - 1993 | |
Jura formo | publika kompanio | |
Fondintoj | Jon Freeman vd | |
Sidejo | San-Francisko | |
Lando | Usono | |
Agokampo | Temple of Apshai | |
En 1983, Jon kaj ties edzino forlasis la firmaon, kaj ĝia estraro estis konsekvence restrukturita. La nova direktoro, David Shannon Morse, decidis renomi ĝin Epyx kaj koncentriĝi pri agadaj videoludoj anstataŭ la aventura ĝenro al kiu la firmao ŝuldis sia origina sukceso. Tio konvinkis ankaŭ Jim forlasi la studion post la disvolviĝo de Dragonriders Of Pern. Ĉi tiu nova orientiĝo tamen permesis al Epyx establi sin kiel gravan aktoron en la tiama videoluda industrio. La firmao spertis precipe grandan sukceson kun pluraj ludoj kiel Jumpman, Pitstop kaj Impossible Mission kaj danke al interkonsento subskribita kun US Gold por distribui siajn ludojn en Britio. En 1984, la sukceso de Epyx pludaŭris, precipe kun la eldono de Summer Games, kiu vendiĝis je pli ol unu miliono da ekzempleroj. La kompanio ankaŭ firmiĝis kiel grava eldonisto, kio permesis al ĝi rapide kreski. Tiel, ĝia enspezo superis kvin milionojn da dolaroj, kaj ĝi dungis ĝis 200 homojn.
Plifortigite de siaj sukcesoj, Epyx diversigis siajn investojn, precipe per la disvolvado de portebla videoludilo nomita Handy, kiu komencis en 1986. Tamen, ĉi tiuj investoj malrapide fruktis, kaj en 1987, kiam la maŝino fine estis preta, la studio estis senmona kaj devis subskribi interkonsenton kun Atari por distribui ĝin. Tiu ĉi interkonsento tamen ne estis favora al Epyx, kiu devis maldungi grandan parton de siaj dungitoj fine de 1989 antaŭ ol bankroti kaj transdoni sian ludkatalogon al Atari. La kompanio estis sekve aĉetita de Hasbro, kiu estis siavice aĉetita de Infogrames kelkajn jarojn poste.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.