From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉefepiskopujo de Olomouc, latine Archidioecesis Olomucensis, ĉeĥe Arcibiskupství olomoucké aŭ Arcidiecéze olomoucká, germane Erzbistum Olmütz estas romkatolika ĉefepiskopujo en Ĉeĥio, landoparto Moravio, kun sidejo en Olomouc [olomoŭc].
Ĉefepiskopujo de Olomouc | |||
---|---|---|---|
Ĉefepiskopujo | |||
Blazono | |||
romkatolika metropolita ĉefdiocezo [+] | |||
Lando | Ĉeĥio | ||
- koordinatoj | 50° N, 17° O (mapo)49.595876617.2611208 [+] | ||
Akvokolektejo | 10 018 km² (1 001 800 ha) [+] | ||
Areo | 10 018 km² (1 001 800 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 359 847 [+] (2019) | ||
Denseco | 135,74 loĝ./km² [+] [+] | ||
|
|||
Vikimedia Komunejo: Roman Catholic Archdiocese of Olomouc [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
Nun la ĉefepiskopo de Oloumouc estas Jan Graubner kaj helpa episkopo estas Josef Hrdlička.
La episkopujo de Olomouc estis unuafoje menciita en 1063; la unua episkopo estis Johano la 1-a de Breunau, ĉeĥe Jan I. Ĝis la 18-a jarcento ĝi estis submetita al la ĉefepiskopujo de Prago. En 1777 ĝi estis altigita al ĉefepiskopujo, kaj samtempe kreita la nova episkopujo de Brno kiel sufragana diocezo de Olomouc. Hodiaŭ la ĉefepiskopujo ampleksas pli malpli la regionon Norda kaj Meza Moravio (Olomoucký kraj) kaj estas dividita en 22 dekanujojn.
La episkopoj de Olomouc estis titolitaj princo-episkopoj (poste princo-ĉefepiskopoj), kaj ofte venis de la ĉeĥa alta aŭ malalta nobelaro. La episkopujo posedis diversajn teritoriojn en Moravio. Inter iliaj posedaĵoj estis:
Malkiel la princepiskopujoj pli okcidentaj en la Imperio, la teritorio regata de la episkopo tamen ne estis imperie senpera, la episkopo de Olomouc ne estis imperia princo (membro de la Imperiaj statoj kaj la imperia dieto), ĉar li estis feŭde submetita al la reĝo de Bohemio.
Vidu ankaŭ: Kategorio:Episkopoj de Olomouc
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.