Episkopa palaco estas impona eklezia historia monumento en Székesfehérvár.
Historio
Dua Episkopo de Székesfehérvár Miklós Bertalan Milassin konstruis la palacon inter 1780–1801. Dum la konstruado oni profitis ŝtonojn de la malnovaj ruinoj. La palaco (sed precipe la korto) kovras restaĵojn de Kronada Ruino-Baziliko de Székesfehérvár.
La konstruaĵo
La unuetaĝa U-forma palaco situas laŭ 3 stratoj. La palaco havas malsupre kelojn. Malantaŭ de la palaco korto etendiĝas. En mezo de la fasado estas videbla ornama enirejo, pli supre balkono troviĝas, la plej supre timpano kun episkopa blazono estas videbla. La enireja parto (la plej bela parto de la konstruaĵo) estas iomete pli alta, krome estas pli antaŭe, ol la ceteraj partoj.
Interne en la ŝtuparejo oni metis restintajn ŝtonojn el la malgranda baziliko. En la manĝoĉambro klasikismaj bildoj el la 19-a jarcento estas videblaj. Aliaj vidindaĵoj estas:
- 2 originaj ĉambroj de Ottokár Prohászka
- ornamaj lustroj kaj mebloj
- biblioteko kun 40 000 volumoj, ankaŭ mezepokaj kodeksoj
Fontoj
- hungare Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare Arkivigite je 2014-12-18 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.