From Wikipedia, the free encyclopedia
NAGY Endre (nadj) hungara verkisto, programparolanto, teatrestro : Nagyszöllős, 5-a de februaro 1877 – Budapeŝto, 5-a de majo 1938.
Endre Nagy | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Nagy Endre | ||
Naskiĝo | 5-an de februaro 1877 en Vinohradiv | |
Morto | 5-an de majo 1938 (61-jaraĝa) en Budapeŝto | |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto vd | |
Lingvoj | hungara vd | |
Ŝtataneco | Hungario vd | |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li devenis el juda familio. Li studis juron en Budapeŝto kaj Nagyvárad, poste li iĝis ĵurnalisto. Inter 1895 – 1897 li estis kunlaboranto de Szabadság kune kun Endre Ady, al kiu ligis lin amika rilato. Ekde 1900 li estis kunlaboranto de Magyar Szó de Budapeŝto, inter 1901 – 10 de Pesti Napló. En 1908 li establis la unuan varietan teatron Modern Színpad, kiun li gvidis ĝis 1913. Post unujara restado en Parizo li iĝis kunlaboranto de gazeto Az Est, poste Budapesti Hírlap. Li estis de 1921 direktoro de la teatroj Gresham, de 1923 Pesti Kabaré. Ekde 1924 ĝis 1929 li estis kunuldirektoro de Terézkörúti Színpad (kun Béla Salamon). En la 1930-aj jaroj li estis interna kunlaboranto de gazeto Újság. En siaj lastaj jaroj li gvidis la recitalojn de Nyugat Baráti Köre. Li reĝisoris la filmon A sakkjáték őrültje (1909), li estis kunulaŭtoro de filmo A 300 éves ember (1914).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.