From Wikipedia, the free encyclopedia
En etnolingvistiko, ekzonimo (de la greka ἔξω, éxō, "ekster", kaj ὄνομα, ónoma, "nomo") kaj endonimo (de la greka ἔνδον, éndon, "ene" aŭ αὐτό, autó, "mem" kaj ὄνομα, ónoma, "nomo") estas du kontraŭaj terminoj kapablaj kvalifiki la nomon donitan al loko (toponimo), loĝantaro (etnonimo), lingvo aŭ atribuita al homo kiel individua nomo (antroponimo).
En la kadro de la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ECOSOC), la Laborgrupo pri Eksonimoj, kiu ekestis el la Grupo de Spertuloj pri Geografiaj Nomoj (UNGEGN), kreis jenajn difinojn:
Ekzonimoj disvolviĝas en lokoj kun grava signifo por parolantoj en la lingvo de la ekzonimo, ekzemple Ateno (Αθήνα / Athína), Beogrado (Београд / Beograd), Bukareŝto (Bucureşti), Kopenhago (København), Moskvo (Москва / Moskva), Nikozio (Λευκωσία / Lefkosía), Prago (Praha), Vieno (Wien) aŭ Varsovio (Warszawa).
Dum la 20-a jarcento la uzo de ekzonimo ofte fariĝis polemika. Grupoj ofte preferis ke eksteruloj evitas eksonimojn kie oni ekuzis ilin en malŝatata maniero. Ekzemplo: ciganoj ofte preferas la terminon romani al la eksonimo cigana lingvo (de Egiptio) kaj roma (romao) al la franca termino bohémien, bohème (de Bohemio).
Homoj ankaŭ povas eviti ekzonimon por kialoj de historia sentemo, kiel en la kazo de germanaj nomoj por polaj kaj ĉeĥaj lokoj, ekz. Danzig/Gdańsk kaj Karlsbad/Karlovy Vary) kaj rusaj nomoj por ne-rusaj lokoj kiuj estis poste renomitaj (ekz. Kiev/Kyiv). [Citaĵo?].
En kelkaj situacioj la uzo de ekzonimo povas esti preferata. Ekzemple, pro tio ke plurlingvaj urboj kiel Bruselo, kiu estas konata por ties lingvaj streĉitecoj inter nederlanda- kaj franca-parolantoj, neŭtrala nomo kiel ekzemple Brussels aŭ Bruselo povas esti preferata por ne ofendi iun ajn. Do eksonimo kiel Brussels en la angla aŭ Bruselo en Esperanto povus esti uzata anstataŭ preferi nur unu el la lokaj nomoj (Brussel en la nederlanda kaj Bruxelles en la franca).
Aliaj malfacilecoj kun endonimoj rilatas al prononco, literumado kaj vorto-kategorio. La endonimo povas inkluzivi sonojn kaj literumojn kiuj estas nekonataj al parolantoj de aliaj lingvoj, kiu malfaciligas aŭ eĉ malebligas konvenan ĝian uzon fare de eksteruloj, alilingvanoj. Dum la paso de la jaroj, la endonimo eble travivis fonetikajn ŝanĝojn, aŭ en la originala lingvo aŭ en la fremda lingvo, do tiele ŝanĝante endonimon en eksonimon, kiel en la kazo de la germana urbo Kolonjo, kie la latina originalo Colonia evoluis al Köln en la germana, dum en Esperanto (Kolonjo), la itala aŭ hispana (Colonia) la eksonimo proksime respegulas la latinan originalon.
Foje la registaro de iuj landoj provas aprobigi la uzon de endonimoj anstataŭ tradiciaj ekzonimoj ekster la propra lando:
La klasika ekzemplo estas la slava termino por la germanoj, nemcy/немцы [nemci], eble derivita de pluralo nemy/немы ("surdaj"): slavlingvanoj referencis al siaj ĝermanaj najbaroj kiel "surduloj", ĉar, konjekteble, el ilia vidpunkto tiuj parolis nekompreneble, kiel surduloj.
Antaŭ du mil jaroj, la grekoj pensis, ke ĉiuj ne-grekoj estis ne-kulturitaj kaj sekve nomis ilin "barbaroj", de kio poste devenis la ekzonimo "berberoj".
En la eŭska, la termino erdara/erdera estas uzata por parolantoj de ajna lingvo malsama de la eŭska.
Ekzonimoj kaj endonimoj ne devas esti konfuzitaj kun geografia renomado, kiel en la kazo de Sankt-Peterburgo, kiu en 1914 iĝis Petrograd (Петроград), en 1924 Leningrad (Ленинград) kaj en 1991 denove Sankt-Peterburgo (Санкт-Петербург Sankt-Peterbúrg ). Ĉi-kaze, kvankam Sankt-Peterburgo havas ĝermanan etimologion, ĝi neniam estis eksonimo por la urbo inter 1914 kaj 1991.
Eŭropanoj en la mezepoko uzis la nomon Tataroj kiel ĝeneralan indikon por la tuta mongola konfederacio, sed ili konfuzis ĝin kun "Tartaroj" kaj la invadantoj de nuna Hungario (la hungaroj), kiuj estis asociitaj kun la hunoj, kiuj invadis la saman teritorion 500 jaroj pli frue, kaj tiel naskiĝis la termino hungaroj.
Ekzemploj de esperantlingvaj ekzonimoj por fremdlingvaj toponimoj :
Esperantlingvaj ekzonimoj por fremdlingvaj antroponimoj:
Jordan, Peter / Bergmann, Hubert / Burgess, Caroline / Cheetham, Catherine (eld.): Trends in Exonym Use. Proceedings of the 10th UNGEGN Working Group on Exonyms Meeting,Tainach, 28-30-a de aprilo 2010. Hamburgo, 2011.
Jordan, Peter / Orožen Adamič, Milan / Woodman, Paul (eds.): Exonyms and the International Standardisation of Geographical Names. Approaches towards the Resolution of an Apparent Contradiction, Vieno, Berlino 2007 (=Wiener Osteuropastudien 24).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.