Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Encelado – greke Ἐγκέλαδος - estas, en la Helena mitologio, unu el la gigantoj, filo de Geo fekundita de la sango de Urano, kastrita de Krono.
Kiel la aliaj gigantoj, Encelado estis priskribita kun serpentoj anstataŭ kruroj, kvankam ĉi-tiu konvencio ne ĉiam estis observita en artaĵoj.
Dum la Gigantomakio, batalo inter la dioj kaj la gigantoj, Encelado estis vundita kaj venkita per la lanco de Atena, kaj li estis enfosita en Sicilio sub monto Etna. De tiam, en la erupcioj de tiu vulkano oni vidas la spiradon de la giganto, kaj la tertremoj estas rigardataj kiel liaj movoj.
En Grekio, tertermo estas ankoraŭ ofte kromnomata "Frapo de Encelado".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.