From Wikipedia, the free encyclopedia
La regiono Asiro (arabe عسير) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la sudokcidento de la lando, proksime, sed ne borde de la Ruĝa Maro, kaj havas malvastan limon al Jemeno, kiu estis pribatalita dum granda parto de la 20-a jarcento.
Regiono Asiro | |||
---|---|---|---|
Administra regiono | |||
province of Saudi Arabia, regiono [+] | |||
Lando | Sauda Arabio | ||
Koordinatoj | 19° N, 43° O (mapo)1943 | ||
Ĉefurbo | Abha | ||
- koordinatoj | 19° N, 43° O (mapo)1943 [+] | ||
Akvokolektejo | 81 000 km² (8 100 000 ha) [+] | ||
Areo | 81 000 km² (8 100 000 ha) | ||
Loĝantaro | 2 211 875 [+] (2017) | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
ISO 3166-2 | SA-14 | ||
Regiono Asiro | |||
Vikimedia Komunejo: Asir Province [+] | |||
La plej granda urbo de la regiono estas la ĉefurbo Abha. Alia urbo estas Ĥamis Muŝajt. La regiona areo ampleksas 76 693 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 1 861 339 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas 24,3 loĝantoj po kvadrata kilometro.
La regiona teritorio dividiĝas en 12 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).
La regiona teritorio cetere ne identas al la historia regiono Asiro, kiu signife pli grandas.
Bahao | Norda Landlimo | Ĝaŭfo | Medino | Kasimo | Riado | Ŝarkija (Orienta) | Asiro | Hailo | Ĝajzano | Mekko | Naĵrano | Tabuko
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.