Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Emilia Plater [eMILja PLAter] (naskiĝis la 13-an de novembro 1806 en Vilno, mortis la 23-an de decembro 1831 en Justianowo) - pola kaj litova ina heroo, soldatino de la Novembra ribelo, filino de Franciszek Ksawery kaj Anna von der Mohl. Distingiĝis kiel unu el nemultaj virinoj en la ribela armeo, komandantino de la 1-a Kompanio de Unua Litova Regimento. Konita pro sia kuraĝo kaj obstino, sed ankaŭ pro kunsento kaj kapablo persvadi batalemon inter soldatoj. Pro longdaŭraj bataloj Emilia Plater malsaniĝis kaj mortis post provo de helpo al minacita de rusoj Varsovio.
Emilia Plater | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de novembro 1806 en Vilno |
Morto | 23-an de decembro 1831 (25-jaraĝa) en Vainežeris |
Mortokialo | Malsano |
Tombo | Kapčiamiestis (en) |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Rusia Imperio Pollando |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Franciszek Ksawery Plater (en) |
Patrino | Anna Mohl (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto |
Ŝi estis eternigata de poetoj, i. a. de Adam Mickiewicz en Morto de la kolonelo.
En 1940 oni eldonis 50-zlotan monbileton kun portreto de Emilia Plater.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.