From Wikipedia, the free encyclopedia
Embolado (portugale: embolada estas kantoformo apartenanta al brazila muziko (Muziko Populara Brazila) precipe de la marbordaj regionoj de nordorienta Brazilo ĝis en la internlando kaj devenas el portugala muziktradicio. Du vagantaj kantistoj, tiel nomataj „cantadores“ aŭ „emboladores“, improvizas komikajn kaj satirajn tekstojn, ofte kun socia aŭ politika rilato, en rapidaj, mallongaj intervaloj kaj sin akompanas je tio per pandero aŭ ganzao respektive ĉokaljo. Unu el la kantistoj antaŭkantas rekantaĵon, kiun lia kunkantano rekantas per plejparte ses, foje ankaŭ per kvar aŭ dek versoj, kum kiam la ritmo plirapidiĝas iom post iom; kaj iam la kantistoj ŝanĝas la rolojn, ĝis kiam ambaŭ rezignas elĉerpite. Je tio la kantistoj uzas aliteraciojn kaj sonpentradon. Ili apartenas sur la feiras nordestinas, la kamparaj foiroj de la brazila nordoriento, al la ĉefaj allogaĵoj, kiel videble en la dokumenta filmo Moro no Brasil de Mika Kaurismäki el 2002.
Per la disvastigo fare de la radio kaj pro la forkuro de kamparo al urbo de la nordorientanoj ĉi tiu deorigine kampara muzikformo disvastiĝis kaj popolariĝis pli kaj pli ankaŭ en la urboj. Kvankam brazila repo havas sian originon en Usono, multaj tamen vidas en embolado kaj similaj muziktradicioj de ĉi tiuj brazilaj regionoj la radikojn, precipe ĉar ĉi tiuj estas multe pli malnovaj ol la usona importaĵo.
Embolado estas unu stilo de repento, alia stilo akompanata de kampara gitaro nomata „viola“ nomiĝas cantoria.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.