urbo en Kalifornio, Usono From Wikipedia, the free encyclopedia
El Monte estas industria kaj komerca grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 109 450 loĝantoj sur areo de 24,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 380 loĝantoj/km².
El Monte | |||
---|---|---|---|
urbo de Usono urbego setlejo vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Ŝtato | Usono | ||
Subŝtato | Kalifornio | ||
Kantono | kantono Los-Anĝeleso | ||
Poŝtkodo | 91731–91735 • 91731 • 91733 | ||
Telefonkodo | 626 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 109 450 (2020) [+] | ||
Loĝdenso | 4 380 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 4′ N, 118° 2′ U (mapo)34.073333333333-118.0275 [+] | ||
Alto | 91 m [+] | ||
Areo | 24,99 km² | ||
Horzono | pacifika tempo: UTC-8 / somera tempo UTC-7 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo El Monte, California [+] | |||
El Monte situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.
Tiu areo estis oazo de la regiono, ja ĝi estis dense kovrita per kreskaĵoj. Inter 1770-1830 hispanaj soldatoj kaj misiistoj ofte haltis ĉi tie. Ili nomis la areon "El Monte" kiu laŭ la arkaika hispano signifas arbarkovritan lokon kaj tute ne rilatas al monto. En la 1820-aj jaroj la hispanoj havis migrovojon nomatan "Santa Fe". Ekde 1849 la oroministoj ofte profitis la lokon por ĉasadi, kelkaj eĉ restis ĉi tie por agrikulturi. En 1858 la poŝtaj diliĝencoj havis haltejon en El Monte. Inter 1862-1865 oni establis apud la urbeto tendaron por soldatoj. En 1873 fervoja haltejo ekfunkciis, kiu helpis la agrikulturajn liveradojn. Municipo formiĝis en 1912.
El Monte situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 12-24 °C, en aŭgusto averaĝe kun 31 °C, en januaro averaĝe kun 7 °C. Jare pluvas po 459 mm. La pluvo kulminas en februaro, en julio praktike ne pluvas.
En El Monte naskiĝis Scatman John.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.