From Wikipedia, the free encyclopedia
José DOMÍNGUEZ Muñoz, plej bone konata kiel El Cabrero (la kaprobredisto) (Aznalcóllar, provinco Sevilo, 19a de oktobro 1944), estas hispana kantisto de flamenko.
El Cabrero | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | José Domínguez Muñoz |
Aliaj nomoj | El Cabrero |
Naskiĝo | 19-an de oktobro 1944 (79-jaraĝa) en Aznalcóllar |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | anarki-sindikatismo kantisto |
Ekde sia infanaĝo li dediĉis sin al brutobredado de kaproj, profesio kiun li plue faris spite esti unu el la figuroj de flamenko plej petitaj en festivaloj kaj eventoj rilataj kun tia muziko. Li ekkarieris en 1972, kun teatra grupo La Cuadra, de Sevilo, kun kiu li turneis tra Hispanio kaj tra diversaj eŭropaj landoj. La sukceso estis tia ke li faris novan turneon, tiam sola, kaj debutis en la Théâtre de l'Atelier de Ĝenevo, en marto 1973.
Li registris sian unuan diskon en 1975. Kvin jarojn poste li ricevis du Naciajn Premiojn en la Nacia Konkurso de Flamenka Arto de Kordovo. En la 1990-aj jaroj li partoprenis en tre diversaj festivaloj en kiuj li kunlaboris kun muzikoj kiel Gilberto Gil aŭ Chick Corea. Post turneo USA'93 de Peter Gabriel, li revenis al eŭropaj scenejoj.
El ideologia vidpunkto, lia kantostilo karakteriziĝas pro forta socia enhavo en la vortumado, nome protesto kontraŭ malegaleco kaj la sufero de ekspluatatoj: li mem ofte difiniĝis kiel liberecano. Li kunlaboris jam el la 1970-aj jaroj seninterrompe kun la anarkisma movado kaj partikulare kun la liberecana sindikato Confederación Nacional del Trabajo al kiu li apartenis.
En 2012, li faris turneon por festi siajn 40 jarojn de kantokariero. En 2019, li faris alian kiel adiaŭo al la fidela sekvantaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.