From Wikipedia, the free encyclopedia
Dum jaroj kun intensa aktiveco de la Suno povas okazi intensa rentgena radiado de la suno, nomita flare en angla. Kiam tiu elektromagneta energio atingas la atmosferon de la Tero, la rentgena radiado povas atingi la D-tavolon de la jonosfero, t.e. ĝis ĉirkaŭ 70 km super la surfaco de la Tero kaj forte ionizi ĝin. La efiko de Moefel Dellinger malpliigas la disvastiĝon de frekvencoj ĝis ĉirkaŭ 300 MHz. Tio okazas nur je la taga flanko de la Tero. Post ripetitaj fortaj radiadoj povas okazi parta ĝis tuta foriĝo de radio-kontaktoj je mallongaj ondoj. La fenomeno povas daŭri kelkajn minutojn ĝis kelkajn horojn. La efiko estis trovita ĉirkaŭ 1930 de la germano Hans Mögel elp. Megel. 1935 la usonano John Howard Dellinger prezentis ĝin al la usona standardiga oficejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.