From Wikipedia, the free encyclopedia
ELWIS aŭ Elektronisches Wasserstraßen-Informationssystem estas la (germanlingva) Elektronika Informsistemo pri enlandaj akvovojoj de la germana federacia registaro.
ELWIS provizas ĉiujn informojn pri la enlandaj akvovojoj (riveroj kaj kanaloj), kluzoj kaj aliaj teknikaj instalaĵoj de Germanio.
Ĝi estas grava informofonto kaj por la profesia akvotransporto kaj por la estroj de sportaj boatoj. Precipe utilaj estas la aktualaj informoj pri planitaj kaj neplanitaj blokaĵoj sur akvovojoj.
Krome estas en ELWIS mapoj kaj fotoj, historiaj informoj pri la akvovojoj.
ELWIS estas senpaga servo de Wasser- und Schifffahrtsverwaltung des Bundes (administracio pri akvo kaj ŝiptrafiko de la federacia registaro de Germanio). Ĝi estas atingebla ankaŭ per la retejo de WSV, kiu prezentas la organizan strukturon.
Aliro al ELWIS
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.