Eŭtikiano
papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
papo de la katolika eklezio From Wikipedia, the free encyclopedia
Eŭtikiano (m. 7-an de decembro 283) estis episkopo de Romo ekde la 4-a de januaro 275 ĝis la 7-a de decembro 283.
Eŭtikiano | ||
---|---|---|
27-a papo de la katolika eklezio | ||
Naskonomo | Eutychianus aŭ Eutychian | |
Pontifiko | de 4-a de januaro 275 | |
ĝis 7-a de decembro 283 | ||
Antaŭulo | Felikso la 1-a | |
Sekvanto | Kajo | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | je nekonata dato en Luna | |
Morto | 7-a de decembro 283 en Romo | |
Tombo | katakombo de Kaliksto [#] | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Lian epigrafon oni malkovris en la Kaliksto-katakombo en Romo, sed krom tio preskaŭ nenion oni scias pri li. Eĉ la datoj de lia pontifikeco estas malcertaj. La Libro de la pontifikoj Liber pontificalis indikas pri ok jaroj kaj 11 monatoj, de 275 ĝis 283. Sed Eŭsebio de Cezareo diras, ke li nur 10 monatojn estis episkopo de Romo.
Oni diras, ke li permesis beni la vitojn kaj fabojn sur la altaro kaj ke li en 324 per siaj propraj manoj entombigis martirojn. Kelkaj historiistoj pridubas tiun tradicion, ĉar post la morto de imperiestro Aŭreliano ne plu estis pliaj persekutoj, kaj ĉar la benadon de kampofruktoj oni atribuas al pli posta epoko.
Lia memortago estas la 8-a de decembro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.