Eŭropa korporaciaro kristana (germaneEuropäischer Kartellverband der christlichen Studentenverbände, angleEuropean Federation of Christian Student Associations, mallongigo: EKV) estas laborgrupo de diversaj kristantaj studentaj korporacioj de Eŭropo. Ene de ĝi organiziĝas ĉ. 120.000 akademianoj, studentoj kaj mezlernantoj.
Ekde havas EKV konsilan statuson kiel ne-registara organizaĵo ĉe Eŭropa Konsilio. Ĝiaj ĉefaj laborfokusoj kuŝas en la kampoj de klerigo, eduko kaj informado. Por tiu celo okazigis oni i.a. klerigpolitikajn konferencojn kaj ses tuteŭropajn studentajn tagojn. En 2003 EKV iĝis oficiala germana societo EKV e. V., kiu translokiĝis en 2011 disde Aachen al Vieno.
La EKV-himno estas nature en internacia lingvo, do en la latina lingvo. Ĝi tekstas jene:[1]Vitae nostrae fundamentum fides christiana sit, / magna voce praedicamus: Hic et nunc Europa fit! / Litterisque dedicati unum semper petimus: / Deus, frater et Europa finis vitae maximus![2]
Aktuale membras 15 ŝirmorganizaĵo kaj la t.n. Kurio de liberaj societoj ene de EKV. Ĉiuj 120 miloj da samideanoj hejmas en ĉ. 675 kluboj. En la menciita kurio estas kromaj 19 kluoj kiuj ne apartenas al iu ŝirmorganizaĵo. Unuiĝis ĉe EKV transkonfesie katolikaj, protestantismaj kaj aliaj kristanaj fratioj el Aŭstrio, Belgujo, Ĉeĥio, Franclando, Germanujo, Hungario, Italujo, Litovio, Pollando, Rumanio, Slovakio, Slovenio, Svislando kaj Ukrainio. Ekzistas ekskluzive viraj aŭ virinaj kluboj kaj ankaŭ kelkaj seksmiksitaj; inter ili estas kaj kolorrubandportantaj kaj nekolorrubandportantaj.
Ring katholischer akademischer Burschenschaften (RKAB) (Aŭstrujo) – ĉiuj konfesioj, viroj, kolorportante
Ring Katholischer Deutscher Burschenschaften (RKDB) (Germanujo) – ĉiuj kristanaj konfesioj, viroj, kolorportante
Technischer Cartell-Verband (TCV) (Germanujo) – ĉiuj kristanaj konfesioj, viroj kaj virinoj, kolorportante
Vereinigung christlicher Studentinnenverbindungen Österreichs (VCS) (Aŭstrujo) – ĉiuj kristanaj konfesioj, nur virinoj, kolorportante
Katholieke Vlaamse Studentenraad (KVSR) (Belgujo) – ĉiuj kristanaj konfesioj, viroj kaj virinoj, kolorportante
La hungara Aro de kristanaj studentaj korporacioj (KEDEX) ankaŭ membris ĝis ĝia malfondiĝo. La flandraKVHV ekmalekzistis post internaj kvereloj en la 16.2.2015. Posteula klubaro (Katholieke Vlaamse Studentenraad, KVSR) ekmembris en la 7.10.2017
Urs Altermatt (Hrsg.): Den Riesenkampf mit dieser Zeit zu wagen... Schweizerischer Studentenverein 1841-1991. Maihof-Verlag, Luzern, 1993, ISBN 3952002720
Bernhard Grün, Christoph Vogel: Die Fuxenstunde. Handbuch des Korporationsstudententums. Bad Buchau 2014, p. 241–242, ISBN 978-3-925171-92-5.
Traduko: La fundamento de enia vivo estu la kristana kredo kaj ni anoncas laŭtvoĉe: Tie ĉi iĝas nun Eŭropo! Dediĉite al la sciencoj ni aspiras nur jenon: Dio, la fratoj kaj Eŭropo estas la plej grandaj celoj de la vivo!.