Eŭropa Alianco por Libereco
iama dekstra eŭropa politika partio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Eŭropa Alianco por Libereco (franclingve "Alliance européenne pour la liberté", anglalingve "European Alliance for Freedom" aŭ "EAL") estas eŭroskeptika eŭropa politika partio[1]. Ĝi estis fondita fine de 2010 kaj agnoskita de la Eŭropa Parlamento en 2011[2].
![]() |
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Eŭropa Libera Alianco. |
Eŭropa Alianco por Libereco | ||
---|---|---|
Eŭropa politika partio (2010–2017) | ||
Komenco | 2010 vd | |
Fino | 2017 vd | |
Sidejo | Birkirkara | |
Ideologio |
Suverenismo • Eŭroposkeptikismo • dekstra popolismo • naciismo | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Eŭropa Alianco por Libereco | |
---|---|
Alliance européenne pour la liberté
European Alliance for Freedom | |
Eŭropa politika partio | |
prezidanto | Franz Obermayr (Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ)) |
Vicprezidantoj | Marine Le Pen (FN) Philip Claeys (VB) |
Ĝenerala sekretario | Sharon Ellul-Bonici (NI) |
Fondiĝo | 2010 |
Ideologio | eŭroskeptikismo, naciismo, patriotismo, suverenismo |
Eŭropaj deputitoj |
38 / 577 |
Retejo | http://www.eurallfree.org |
Historio
La sidejo de la alianco situas en Birkirkara, en Malto. La aŭstro Franz Obermayr estas prezidanto de la organizaĵo de novembro 2012, post Godfrey Bloom, ĝia unua prezidanto. Ĝiaj vicprezidantoj estas la flandrano Philip Claeys kaj la francino Marine Le Pen[3]. Ĝia ĉefsekretario estas la maltano Sharon Ellul-Bonici[4].
En 2011, EAL ricevis subvencion de la Eŭropa Parlamento de maksimume 372 753 eŭroj[2]. En 2012 tiu maksimumo estis 360 455 eŭroj[5].
Membroj de la eŭropa partio
8-a parlamenta periodo
La provo konsistigi eŭroskeptikisman frakcion en la Eŭropa Parlamento fiaskis[6]. Nur la 5 nunaj membroj pretis kunlabori, kiam necesas depoutitoj el 7 landoj por konsistigi frakcion :
lando | Partio | Nombro de eŭropaj deputitoj |
---|---|---|
![]() |
Nacia Fronto | 23 eŭropaj deputitoj[7] |
![]() |
Norda Ligo | 5 eŭropaj deputitoj |
![]() |
Libereca Partio de Aŭstrujo (FPÖ) | 4 eŭropaj deputitoj |
![]() |
Partio por la Libereco (nederlande "Partij voor de Vrijheid" aŭ PVV) | 4 eŭropaj deputitoj |
![]() |
Flandra Intereso (nederlande "Vlaams Belang") | 1 eŭropa deputito |
Notoj kaj Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.