Eveno
From Wikipedia, the free encyclopedia
En la helena mitologio, Eveno (helene Εύηνος, latine Euenos) estis etola reĝo, filo de la dio de milito Areso.
Eveno | |
---|---|
Informoj | |
Lia edzino estis Evena. Ili havis kune la filinon Marpeson. Pri ŝi svatiĝis fortulo Idaso, filo de la mesena reĝo Afareo. Eveno starigis kondiĉon por la svatiĝantoj: ili devas konkursi kun li per ĉeval-jungitaro, kaj okaze de malvenko ili perdos sian kapon. Idaso por tiu ĉi okazo elpetis de mara dio Posejdono flugilhavan veturilon kaj per ĝi venkis. La reĝo Eveno ne toleris tiun ĉi humiligon, mortigis siajn ĉevalojn kaj poste ankaŭ sin mem.
Li dronis sin en la rivero Likormo, kiu pli malfrue ricevis lian nomon. Ĝi estis la rivero, trans kiu portis vojaĝantojn kentaŭro Neso. Unu okazaĵo pri ĝi estas en historietoj de la heroo Heraklo. Tiu ĉi rivero nun nomiĝas Evino.
En helenaj mitoj rolas ankoraŭ aliaj portantoj de tiu nomo. La plej konata estas filo de la estro de ekspedicio de Argonaŭtoj, Jazono kaj la reĝino Hipsipilo.
Fonto
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Euénos en la ĉeĥa Vikipedio.
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.