From Wikipedia, the free encyclopedia
Duĉeneo[1] (latine Duchesnea), aŭ falsa frago,[2] estas planta genro el la familio Rozacoj. Ĝi havas foliaron kaj frukton similajn al tiuj de veraj fragoj. Ĝi havas flavajn florojn, malkiel la blankaj aŭ iom rozkoloraj floroj de veraj fragoj. Ĝi estas indiĝena en orienta kaj suda Azio, sed estas enkondukita en multaj aliaj areoj kiel medicina kaj ornama planto. Ĝi ennaturiĝis en multaj regionoj, kiel en Suda Usono.[3][4]
Duĉeneo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
La folioj estas trifolieraj, kun tre videblaj vejnoj sube, malhelverdaj, ofte daŭraj dum vintro, kaj formas malaltajn folikronojn. La planto etendiĝas laŭlonge de rampaj stolonoj, enradikiĝantaj kaj produktantaj kronojn ĉe ĉiu nodo. La flavaj floroj aperas meze de la printempo aŭ eĉ poste, kaj sporade dum la kreskosezono. La ŝajnberoj estas blankaj aŭ ruĝaj, kaj tute kovritaj per ruĝaj akenoj, entenantaj po unu semon. Ili estas manĝeblaj, sed preskaŭ sengustaj.[5]
Ĵusa genetika esploro montris, ke tiu genro plej bone estu inkludata ene de Potentilla,[6] sed aktuale plej multaj fontoj ankoraŭ listigas ĝin en la genro Duchesnea.[7]
Kataplasmo el pistitaj folioj estas uzata kontraŭ haŭtmalsanoj kiel ekzemo.[8]
La scienca nomo Duchesnea estas donita honore al la franca botanikisto Antoine Nicolas Duchesne (1747-1827) (elparolu /dy.ʃεn/). La litero s ne estas elparolata en tiu nomo. Kaj la franca fonemo /ʃ/ (ŝ) ĝenerale estas esperantigata per la litero ĉ, pro vida rekono, kiel ĉampano[9] (por Champagne), aŭ Ĉerburgo[10] (por Cherbourg).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.