Dol
From Wikipedia, the free encyclopedia
Dol (Na Dole) estas eksa muelejo, hodiaŭ areo de Esplora instituro abelista, sur la dekstra bordo Vultavo kontraŭe al Libčice nad Vltavou, apud enfluejo de rojo Máslovický potok, proksimume 20 km norde de Prago. Katastre kaj administre ĝi apartenas al municipo Máslovice en distrikto Prago-oriento, fakte ĝi estas dank al ĉi tiea pramejo mallarĝe kunigita kun Libčice nad Vltavou en distrikto Prago-okcidento.
Por DOL, vidu la paĝon DOL.
Dol | |
solejo | |
Suma vido al Dol trans Vultavo de Libčice | |
Oficiala nomo: Dol | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Mezbohemia regiono |
Distrikto | Distrikto Prago-oriento |
Administra municipo | Máslovice |
Historia regiono | Bohemio |
Rivero | Vultavo |
Situo | Dol |
- koordinatoj | 50° 12′ 21″ N 14° 22′ 01″ O (mapo) |
Plataĵo | Praga plataĵo |
Unua skribmencio | 1298 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 252 66, 250 69 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Dol (Máslovice) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Historio
La unua skribmencio pri la muelejo en Máslovice Na Dole estas el la jaro 1298.
Transporto kaj ligiloj al la municipoj
Kvankam Dol estas de Máslovice malproksima per aerlinio netuta kilometro , ĝi ne havas kun ĝi rektan ŝosean komunikon: vojo sur ŝoseo tra Vodochody estas longa proksimume 4 kilometrojn (ŝoseo de Vodochody estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 1915), rekte kunigas ambaŭ setlejojn nur abrupta arbara vojo. Sur la dekstra bordo veturas al Dol nenia publika transporto. La rokoriĉa dekliveto inter Máslovice kaj Dol estas ekde la jaro 1999 protektata kiel naturmemorindaĵo Máslovická stráň. Norde de Dol, ankoraŭ en la katastra teritorio de Máslovice, komenciĝas zono de refreŝigejaj kabanoj, kiuj flue daŭrigas ĝis Dolánky, kiu jam apartenas al municipo Zlončice kaj distrikto Mělník.
Pluaj fotoj
- Pramejo sur Vultavo kaj Esplora instituro abelista
- Horaro de pramejo, vojmontrilo de KĈT, enirtabulo de pado Máslovice kaj refreŝigejo ĉe la varfo de la pramejo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.