Dnestro
rivero en orienta Eŭropo; fluas ekde Ukrainio, tra Moldavio, ree tra Ukrainio, kaj en Nigran Maron From Wikipedia, the free encyclopedia
Dnestro[1] (ukraine Дністер [Dnister], rumane Nistru, pole Dniestr, ruse Днестр [Dnestr], dum antikvaj tempoj malnovgreke Τύρας [Tíras], latine Týras), alternative ekde la 2010-aj jaroj ankaŭ Dnistro,[2] estas rivero 1352 kilometrojn longa rivero en Ukrainio kaj Moldavio, kiu alfluas la Nigran Maron.
Dnestro | |
---|---|
![]() | |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 1 352 km |
Fluo | |
Enfluejo | en la riveron Dniester Lyman |
Geografio | |
Landoj | Ukrainio kaj Moldavio |
Regionoj | Odesa provinco |

la rivero Dnestro proksime al la urbo Kamjanec-Podilskij
Akvofluo
La rivero fontas en la arbaroj de la ukraina parto de la montaro Karpatoj, ĉe urbeto Starij Sambir (ukraine Старий Самбір) proksime de la pola limo.
Fluante sudorienten, ĝia akvo pasas la akvobaraĵon de Dubosari. Poste alfluas ĝin la rivero Bîc. Kelkajn kilometrojn sude de Odeso la rivero alfluas la Nigran Maron. La larĝa delto de la rivero konsistas el pluraj riverobranĉoj, kies akvo fluas en marĉan lagunon kun nomo Dnistrovski Liman (ukraine Дністровський лиман) kaj areo de 40 oble 10 kilometroj. Inter la alfluo kaj la meza parto 500 kilometroj de la rivero estas paseblaj per modernaj ŝipoj.

Alfluo de la rivero en la lagunon Dnistrovski Liman, vintre kovritan per glacio, ĉe la Nigra Maro
Dum proksimume 70 tago de la jaro la rivero estas kovrita per glacio.
Ekonomio
La rivero gravas por ŝipa fortransporto de agrikulturaj produktoj kiel greno, legomoj, sunfloraj kernoj, bestoj kaj ligno.
Urboj
La plej granda urbo borde de la rivero estas Tiraspol en Moldavio. Krome situas ĉe-borde
Referencoj
Literaturo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.