Dlouhé stráně (supra rezervujo)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Supra rezervujo de pumprezerva akvoenergia centralo Dlouhé stráně estas fare de homo kreita lago, kiu estas plej supre situanta akva areo en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en montaro Hrubý Jeseník en distrikto Šumperk en Regiono Olomouc. Ĝi havas areon 15,4 ha. Ĝi situas en supermara alteco 1350 m. Ĝi atingas maksimuman profundon 26 m .
Dlouhé stráně | |
akva rezervujo | |
Aviadila vido de la supra rezervujo, en fono Praděd | |
Oficiala nomo: Dlouhé stráně | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Šumperk |
Municipo | Loučná nad Desnou |
Montaro | Hrubý Jeseník |
Katastro | Kouty nad Desnou |
Situo | Dlouhé stráně |
- alteco | 1 350 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 05′ 11″ N 17° 10′ 46″ O (mapo) |
Maks. profundo | 26,0 m |
Volumeno | 2 580 000,0 m3 (91 111 840 cu ft) |
Areo | 15,4 km² (1 540 ha) |
Konstruita | 1978-1996 |
Tipo de rezervujo | valbaraĵo |
Digo | ŝutata |
Longo de digo | 1750 m |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Situo enkadre de Sudetoj
| |
Vikimedia Komunejo: Dlouhé stráně Reservoir (upper) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
La lago de ortangula formo situas sur detranĉita montopinto de monto Dlouhé stráně en profundigita kavo kun edroj altaj ĝis 60 m. La perimetra ŝutata digo estas longa 1750 m. La muroj estis mallikigitaj per natura asfalto el Albanio.
La akvo estas alkondukata kaj forkondukata per du alkondukiloj sub surfaco, kiuj estas 1,5 km longaj kaj ili havas diametron 3,6 m.
La rezervujo estas libere alirebla por piedirantoj kaj por biciklistoj sur 8 km longa asfalta ŝoseo. Alveturi per aŭtomobilo eblas je aparta permeso.
Ĝi servas kiel supra rezervujo por pumprezerva akvoenergia centralo Dlouhé stráně.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.