From Wikipedia, the free encyclopedia
Vieno havas 23 urbodistriktojn. Ĉiuj havas kaj nomon (ekz. Floridsdorf [flOridsdorf]) kaj numeron (ekz. "la deka distrikto", "la deka"). La numeroj troviĝas sur ĉiu stratŝildo antaŭ la stratnomo kaj formas la duan kaj la trian pozicion de la poŝtkodo (ekz. 1210). En la viena dialekto ekzistas la vorto Hieb [hib] por distrikto. La finaĵo -ing en la distriktaj aŭ distriktpartaj nomoj memorigas pri la bavaraj koloniistoj antaŭ 900.
La origina Vieno nur konsistis el la nuna distrikto Innere Stadt (interna urbo, [INNere ŝtat]), ĉirkauita de urbomuro. De la dekkvina jarcento ankaŭ la areo antaŭ la urbomuroj estis koloniigita. La komunumojn inter la urbomuroj kaj la Linienwall (linioremparo [LInienval]), sur kies teritorio konstruiĝis poste la Viena Zono (Gürtel) oni nomis Vorstädte (antaŭurboj, [FOrŝtete].
En 1850 tiuj antaŭurboj enkomunumiĝis. Ekster la linioremparo troviĝis la tiel nomataj Vororte (antaŭlokoj, [FOrorte]). Ĉar la linioremparo ankaŭ estis impostolimo la vivkostoj pli malaltis ol en la urbo. Pro tio la intertraktado pri enkomunumigo de la antaŭlokoj daŭris ĉirkaŭ 20 jarojn ĝis la jaro 1892. En 1904 la grandkomunumo Floridsdorf (maldekstre de la Danubo) enkomunumiĝis kiel la 21a distrikto de Vieno.
Post la Anschluss en 1938 97 komunumoj de Malsupra Aŭstrio estis enkomunumigitaj. Per tio Vieno fariĝis ĝis la liberigo de la nazia regado la plej granda germana urbo laŭ areo.
Ĝis 1954 26 distriktoj apartenis al Vieno:
En 1954 la sovetaj okupadaj estraroj konsentis al ekskomunumigo de randaj areoj; 46 komunumoj fine revenis al Malsupra Aŭstrio.
Ĉar Vieno daŭre kreskis dum jarcentoj per enkomunumigo de antaŭlokoj, oni trovas la iamajn loknomojn en la distriktnomoj. La distriktoj 1 ĝis 9 kaj 20 estas rigardataj kiel "internaj distriktoj", la aliaj nomiĝas "eksteraj distriktoj".
distrikto | blazono | kvartaloj | en- komunumigo | areo en ha | loĝantoj 2001 |
loĝantoj en ĉiu km² | laborantoj 2001 |
---|---|---|---|---|---|---|---|
1. Innere Stadt | — | — | 288 | 17.056 | 5.922 | 100.745 | |
2. Leopoldstadt | Jägerzeile Leopoldstadt Zwischenbrücken |
1850 (inkl. Brigittenau, ekde 1900 20a distrikto) | 1.927 | 90.914 | 4.718 | 47.316 | |
3. Landstraße | Landstraße Erdberg Weißgerber |
1850 | 742 | 81.281 | 10.954 | 67.812 | |
4. Wieden | Hungelbrunn Schaumburgergrund Wieden |
1850 (ĝis 1861 inkl. Margareten kaj Suda Favoriten) | 180 | 28.354 | 15.752 | 24.971 | |
5. Margareten | Hundsturm Laurenzergrund Margareten Matzleinsdorf Nikolsdorf Reinprechtsdorf |
1850 kiel parto de Wieden, 1861 distrikto (ĝis 1891 inkl. Suda Favoriten) | 203 | 49.111 | 24.192 | 14.964 | |
6. Mariahilf | Gumpendorf Laimgrube Magdalenengrund Mariahilf Windmühle |
1850 | 148 | 27.867 | 18.829 | 21.906 | |
7. Neubau | Altlerchenfeld Neubau Sankt Ulrich Schottenfeld Spittelberg |
1850 Ankaŭ malgrandaj partoj de la eksaj antaŭurboj Mariahilf, Laimgrube kaj Alt-Lerchenfeld apartenas al Neubau. |
161 | 28.292 | 17.573 | 25.743 | |
8. Josefstadt | Alsergrund = Alservorstadt Altlerchenfeld Breitenfeld Josefstadt Strozzigrund |
1850 | 108 | 22.057 | 20.423 | 14.135 | |
9. Alsergrund | Alsergrund = Alservorstadt Althangrund Himmelpfortgrund Lichtental Michelbeuern Roßau Thurygrund |
1850 | 299 | 37.108 | 12.411 | 54.948 | |
10. Favoriten | Favoriten Inzersdorf-Stadt Oberlaa Rothneusiedl Unterlaa |
1874 - 1938 (Rothneusiedl, Oberlaa, Unterlaa ĝis 1954 estis parto de la iama 23a distrikto Schwechat) | 3.180 | 147.636 | 4.643 | 56.849 | |
11. Simmering | Albern Kaiserebersdorf Simmering |
1892 - 1938 | 2.323 | 76.899 | 3.310 | 30.798 | |
12. Meidling | Altmannsdorf Gaudenzdorf Hetzendorf Obermeidling Untermeidling |
1892 | 821 | 78.268 | 9.533 | 30.157 | |
13. Hietzing | Hietzing Hacking Lainz Ober Sankt Veit Unter Sankt Veit Speising |
1892, 1938 ("Lainzer Tiergarten", ĝis 1954 parto de la iama 25a distrikto, Liesing) | 3.770 | 49.574 | 1.315 | 23.743 | |
14. Penzing | Baumgarten Breitensee Hadersdorf-Weidlingau Hütteldorf Penzing |
1892 parto de la 13a distrikto, 1938 distrikto, Hadersdorf-Weidlingau nove aliĝis | 3.396 | 78.169 | 2.302 | 25.960 | |
15. Rudolfsheim- | Rudolfsheim Fünfhaus Sechshaus |
1892 (ĝis 1938 2 distriktoj: 14 kaj 15) | 392 | 64.895 | 16.555 | 28.219 | |
16. Ottakring | Neulerchenfeld Ottakring |
1892 | 867 | 86.129 | 9.934 | 25.757 | |
17. Hernals | Hernals Dornbach Neuwaldegg |
1892 | 1.135 | 47.610 | 4.195 | 14.477 | |
18. Währing | Gersthof Pötzleinsdorf Währing Weinhaus |
1892 | 628 | 44.992 | 7.164 | 13.972 | |
19. Döbling | Grinzing Heiligenstadt Josefsdorf Kahlenbergerdorf Neustift am Walde Nußdorf Oberdöbling Salmannsdorf Sievering Unterdöbling |
1892 | 2.490 | 66.487 | 2.669 | 26.665 | |
20. Brigittenau | Brigittenau Zwischenbrücken |
1850 kiel parto de la 2a distrikto, 1900 apartigita | 568 | 76.268 | 13.427 | 21.729 | |
21. Floridsdorf | Donaufeld Floridsdorf Großjedlersdorf Jedlesee Leopoldau Neujedlersdorf Stammersdorf Strebersdorf |
1904 - 1938 | 4.446 | 128.228 | 2.884 | 48.062 | |
22. Donaustadt | Aspern (Vieno) Breitenlee Eßling Hirschstetten Kagran Kaisermühlen Lobau Stadlau Süßenbrunn |
1904 - 1938 | 10.234 | 136.444 | 1.333 | 44.420 | |
23. Liesing | Atzgersdorf Erlaa Inzersdorf Kalksburg Liesing Mauer Rodaun Siebenhirten |
1938 25a distrikto | 3.200 | 84.718 | 2.647 | 55.759 | |
Tuto | 41.490 | 1.550.123 | 3.736 | 821.458 |
Kiel reprezentanto de la enloĝantaro servas balotita "Bezirksvorsteher" (distriktreprezentantestro, [beCIrksforŝteer]), sed la kompetentoj de tiu ĉi institucio estas tre limigitaj. Ankaŭ EU-anoj konstante rezidantaj en Vieno estas balotrajtaj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.