From Wikipedia, the free encyclopedia
Distrikto Solneĉnogorsk (ruse Солнечногорский район) estas administra kaj municipa unuo de Moskva provinco (Rusio). Ĝi situas en nord-okcidenta parto de Moskva provinco kaj limas kun Moskvo (Zelenograd kaj distrikto Molĵaninovskij), Ĥimki, Lobnja, distrikto Klin, distrikto Dmitrov, distrikto Istra kaj distrikto Krasnogorsk.
Distrikto Solneĉnogorsk | |||
ruse Солнечногорский район | |||
distrikto | |||
Situo de distrikto Solneĉnogorsk en Moskva provinco | |||
|
|||
Lando | Rusio | ||
---|---|---|---|
Ĉefurbo | Solneĉnogorsk | ||
Areo | 1 085 km² (108 500 ha) | ||
Loĝantaro | 132 744 (2013) | ||
Denseco | 122,34 loĝ./km² | ||
Horzono | MT (UTC+4) | ||
Vikimedia Komunejo: Solnechnogorsky District | |||
Retpaĝo: solreg | |||
La distrikto estis formita en 1929 kaj okupas areon 1085 km². Ĝia administra centro estas urbo Solneĉnogorsk.
La teritorio situas sur Klin-Dmitrova altaĵo kun meza alteco 200 - 250 metroj super marnivelo.
En la distrikto komenciĝas tri gravaj riveroj de Moskva provinco: Istra, Klazjma kaj Sestra. Unu el la plej grandaj lagoj estas artefarita lago Seneĵ, situanta ĉe la urbo Solneĉnogorsk. Tie estas akvodislimo de la basenoj de Volgo, Moskva kaj Klazjma. El la lago elfluas norden rivero Sestra, kies fonto situas proksime. Oriente de la lago fontas Klazjma, fluanta sud-orienten. Okcidente de la distrikto troviĝas granda Istra baraĵlago laŭ rivero Istra, alfluanto de Moskva.
En orienta kaj nord-orienta parto de la distrikto (norde de la fervojlinio) lokiĝas teritorioj, okupitaj de pinglaj arbaroj, ne multe loĝataj, kiujn turistoj nomas "apudmoskva tajgo".
En 2013 distrikto Solneĉnogorsk havas 132744 loĝantojn. Loĝantaro de la distrikto laŭ jaroj:
Jaro | Loĝantaro (miloj) |
---|---|
2006 | 124,2 |
2008 | 123,6 |
2009 | 124,5 |
2010 | 128,6 |
2011 | 131,5 |
2012 | 131,5 |
2013 | 132,7 |
Sistemo de transporto en distrikto Solneĉnogorsk estas difinita plejparte de ĝia situo inter du ĉefurboj Moskvo kaj Sankt-Peterburgo proksime al Moskvo. Ĉefa transporta nodo de la distrikto estas Solneĉnogorsk.
La distrikton de sud-oriente al nord-okcidento traigas aŭtovojo M10 Moskvo - Tver - Velikij Novgorod - Sankt-Peterburgo. Laŭ ĝi situas Zelenograd kaj Solneĉnogorsk. Laŭ tiu ŝoseo la distrikto estas kunligita kun Moskvo per regula aŭtobusa trafiko.
La dua el ĉefaj aŭtovojoj estas Malgranda Moskva aŭtocirklo A107 - cirkla aŭtovojo ĉirkaŭ Moskvo. Ĝi krusiĝas kun M10 ĉe loĝloko Radumla.
En la distrikto estas du fervojaj linioj: Oktjabrjskaja Moskvo - Sankt-Peterburgo (de Leningrada stacidomo) kaj Granda cirklo de Moskva fervojo. Per la unua eblas atingi Moskvon, Klin kaj Tver per elektrotrajnoj. Sur la dua ankaŭ finkcias elektrotrajnoj, kunligantaj la ĉefan fervojlinion kun aliaj ĉefaj direktoj.
Naturaj vidindaĵoj: lago Seneĵ kaj ĉirkaŭaĵoj estas facile atingebla kaj pro tio populara loko de ripozado, turismo kaj fiŝkaptado; ekzistas multaj difinitaj itineroj de piedvojaĝoj.
Historiaj lokoj kaj arkitekturaj vidindaĵoj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.