distrikto (rumane județ) en Rumanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Sălaj [səlaĵ] estas distrikto (rumane județ) en la nord-okcidenta Rumanio, en Transilvanio. Ĝia ĉefurbo estas Zalău. La administra unuo, kiu jam sub la nomo departemento Szilágy ekzistis en la epoko de la habsburga imperio Aŭstrio-Hungario, kiam la teritorio apartenis al la Hungara reĝlando, kaj sekve pludaŭris relative senŝanĝe tra ĉiuj regadoj de la 20-a jarcento, rumane nomatas Județul Sălaj, hungare Szilágy megye, slovake Salašská župa kaj germane Kreis Zillenmarkt, kvankam en la germana la distrikta nomo simple referas al la ĉefurbo kaj en la aliaj lingvoj referas al loka rivero Sălaj/Szilágym kiu mem havas sian nomon de la latina vorto silva, "arbaro". Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 212 224 loĝantoj sur areo de 3 864 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 55 loĝantoj/km².
Najbaroj: sud-oriente: distrikto Cluj; okcidente: distrikto Bihor; nord-okcidente: distrikto Satu Mare; norde: distrikto Maramureș.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.