Distrikto Osterholz
distrikto en Malsupra Saksio From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Osterholz (aŭtokodo OHZ, germane Landkreis Osterholz, prononco [LANTkrajs O:Staholc]) situas en la federacia lando Malsupra Saksio, en la nordokcidento de Germanio, tuj norde de la urbo Bremen. Administra centro estas la urbo Osterholz-Scharmbeck [O:Staholc-ŜA:Mbek].
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
|
Bazaj datumoj | |
Federacia Lando: | Malsupra Saksio |
Administra urbo: | Osterholz-Scharmbeck |
Areo: | 650 km² |
Loĝantoj: | 116551 (fine de decembro 2022) |
Loĝdenso: | 173 |
Aŭtokodo: | OHZ |
Municipokodo: | 03356 |
Komunumoj: | 11 |
Situo ene de Malsupra Saksio | |
![]() |
La distrikto havas areon de 650 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 116 551 loĝantojn. Ene de ĝia teritorio troviĝas la pitoreska marĉa vilaĝo Worpswede, kiu komence de la 20-a jarcento altiris multajn pentristojn kaj tial iĝis centro de artistoj. En 2005 la distrikto estis fondomembro de la metropola regiono Bremeno-Oldenburgo.
Eksteraj ligiloj

Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.