distrikto en Hungario From Wikipedia, the free encyclopedia
La Distrikto Keszthely [kesthej] (hungare Keszthelyi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala. Ĝi situas sur montaro kaj montetaro laŭ Zala (rivero) kaj Balatono en la plej orienta parto de la departemento (en la okcidenta parto de la lando.
Distrikto Keszthely | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
distrikto de Hungario [+] | |||
Lando | Hungario | ||
Regionoj | Okcidenta Transdanubio, Departemento Zala | ||
Ĉefurbo | Keszthely | ||
- koordinatoj | 47° N, 17° O (mapo)46.7835617.22381 | ||
Akvokolektejo | 535,93 km² (53 593 ha) [+] | ||
Areo | 535,93 km² (53 593 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 48 288 [+] (1-a de oktobro 2022) | ||
Denseco | 90,1 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
Distrikto Keszthely | |||
La distrikta ĉefurbo estas Keszthely, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj 2 grandvilaĝo, la ceteraj 26 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 535,93 km², kie loĝas 49 384 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri fremdultrafiko en ambaŭ urboj kaj apud Balatono, en la ceteraj komunumoj pri agrikulturo, (fruktoj, legomoj, vitoj) kaj bestobredadoj.
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983, sed inter 1950-1978 ĝi apartenis al departemento Veszprém. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.