Distrikto Erlangen-Höchstadt

From Wikipedia, the free encyclopedia

Distrikto Erlangen-Höchstadt

La distrikto Erlangen-Höchstadt (germane: Landkreis) situas en la nordo de la federacia lando Bavario de Germanio. La urbo Erlangen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 565 km² fine de decembro 2022 loĝis 140994 homoj; do meznombre 228 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Erlangen-Höchstadt estas signita per 22. Granda parto de la distrikta areo apartenas al la arbara regiono Steigerwald.

Pliaj informoj Blazono, Mapo ...
Blazono Mapo
blazono mapo
bazaj informoj
federacia lando:Bavario
distriktaro:Meza Frankonio
administra sidejo:Erlangen
areo:564 km²
loĝantoj:140994
(fine de decembro 2022)
Aŭtokodo:ERH
Municipokodo:09572
Komunumoj:25
Administreja adreso:Marktplatz 6
91054 Erlangen
Retejo:www.erlangen-hoechstadt.de
Situo ene de Bavario
situo de la distrikto en Bavario
Fermi

Najbaraj distriktoj estas (de nordo laŭ iro de horloĝo) Fürth, Neustadt an der Aisch-Bad Windsheim, Bamberg, Forchheim kaj Nürnberger Land, krome la urboj Nürnberg kaj Erlangen. La urbo Erlangen ne apartenas al la distrikto, tamen ĝi estas ties administra centro.

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.