Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto Dorneck estas administra unuo de Kantono Soloturno. Ĝi havis 19 647 loĝantojn la 31-an de decembro 2010. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Dornach. Kune kun la distrikto Thierstein ĝi formas la oficdidstrikton Dorneck-Thierstein
Distrikto Dorneck | |
---|---|
Distriktoj de Kantono Soloturno | |
Kantono | Soloturno |
Ĉefloko | Dorneck |
Geografia situo | CH1903: 613424 / 257336 (mapo)47.4666666666677.6166666666667 |
Nombro de loĝantoj | 19647 (2010-12-31) |
Areo | 74,63 km² |
Loĝantardenseco | 263,3 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 1104 |
La distrikto Dorneck estas la plej norda parto de Kantono Soloturno. La distrikto konsistas el du partoj, kiuj estas distranĉitaj de la teritorio de Kantono Bazelo Kampara. La okcidenta parto de la distrikto, kiu konsistas el la komunumoj Rodersdorf, Metzleren-Mariastein, Hofstetten-Flüh, Witterswil kaj Bättwil ne havas teritorian ligon kun la cetera Kantono Soloturno kaj formas eksklavon inter Francio kaj Kantono Bazelo Kampara. Ĉar la tuta distrikton situas norde de la Ĵuraso ĝi fakte orientiĝas pli al Bazelo ol al Soloturno.
La distrikto Dorneck konsistas (stato en 2011) el 11 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Dornach estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2010-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Bättwil | 1213 | 1.69 | 2471 | |
Büren | 953 | 6.22 | 2472 | |
Dornach | 6299 | 5.75 | 2473 | |
Gempen | 819 | 5.96 | 2474 | |
Hochwald | 1244 | 8.28 | 2475 | |
Hofstetten-Flüh | 3035 | 7.50 | 2476 | |
Metzerlen-Mariastein | 905 | 8.56 | 2477 | |
Nuglar-St. Pantaleon | 1470 | 6.34 | 2478 | |
Rodersdorf | 1315 | 5.29 | 2479 | |
Seewen | 1008 | 16.39 | 2480 | |
Witterswil | 1386 | 2.65 | 2481 | |
Totale | 11 | 19647 | 74,63 | 1104 |
Dorneck dum mezepoko ĝis 1502 estis senjorujo, kiel centro estis la Kastelo Dorneck apud Dornach. Ek de 1502 ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Dorneck estis soloturna voktejo, kiu post la revolucio transformiĝis al la distrikto Dorneck. [1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.