Distrikto Bad Kissingen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La distrikto Bad Kissingen (germane: Landkreis) situas en la ekstrema nordokcidento de la federacia lando Bavario, kiu estas subŝtato de Germanio. La samnoma urbo Bad Kissingen estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 1.139 km² fine de decembro 2024 loĝis 103 489 homoj; do meznombre 96 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekvanta skema mapo la distrikto Bad Kissingen estas signita per 7.

Najbaraj distriktoj estas (de okcidento laŭ horloĝa iro) Main-Kinzig kaj Fulda (en Hesio), Rhön-Grabfeld, Schweinfurt kaj Main-Spessart.
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
