Dissolvo de la monaĥejoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dissolvo de la Monaĥejoj en Anglio kaj Irlando (angle Dissolution of the Monasteries) estas la nomo donita en moderna historia esploro al serio de administraj kaj konstituciaj iniciatoj prenitaj fare de reĝo Henriko la 8-a de 1536 ĝis 1541, kadre de la reformacio en Anglio. Pere de ili la reĝo transprenis la posedaĵon de la eklezio kaj la terojn de la monaĥejoj en Anglio. Henriko la 8-a malmuntis la varion de institucioj en kiuj religiaj komunumoj vivis en Anglio, Kimrio kaj Irlando . Li metis ilian posedaĵon kaj aktivaĵojn por vendo al la nobeluloj, korteganoj kaj bienposedantoj kiuj apogis lin.
Henriko la 8-a derivis la laŭleĝan aŭtoritaton por tiuj agoj de la Gvidpova akto, kiu estis aprobita fare de parlamento en 1534; La leĝo donis al li la estrecon de la Eklezio de Anglio kaj apartigis ĝin de la aŭtoritato de la Papo en Romo. Du aliaj leĝoj kiuj ebligis tion estas la leĝoj por la dissolvo de la monaĥejoj aprobitaj fare de parlamento en 1536 kaj 1539. Nur en 1795 la unua monaĥejo estis denove konstruita sur angla grundo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.