Die Linke. Sozialistisch-demokratischer Studentenverband/bund (Die Linke.SDS, "La Maldekstro. Socialisma-demokratia Studenta Ligo") estas tutlanda kunligo el universitataj grupoj de socialismaj studentoj, kiuj politike proksimis al la eksaj maldekstraj politikaj partioj "Arbeit und soziale Gerechtigkeit – Die Wahlalternative" (WASG, "laboro kaj socia justeco - la balota alternativo") kaj "Linkspartei.PDS" (origine "Partei des Demokratischen Sozialismus", do "partio de demokratia socialismo", la rekta heredanto de la antaŭa ŝtata socialisma partio "SED" de GDR. La 16-an de junio 2007 la du partioj iĝis la komuna nova partio Die Linke ("La Maldekstro"), kaj la studenta ligo Die Linke.SDS ties studenta branĉo.
Die Linke.SDS | ||
---|---|---|
studenta organizaĵo | ||
Komenco | 5-a de majo 2007 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Die Linke.SDS | |
---|---|
studenta organizaĵo | |
Retejo | linke-sds |
emblemo | ||
---|---|---|
Bazaj informoj | ||
fonda dato: | 5-a de majo 2007 | |
fonda loko: | Frankfurto-ĉe-Majno | |
nacia estraro: |
| |
ĝeneralaj sekretarioj | Janis Ehling
Bettina Gutperl | |
retejo: | www.linke-sds.org |
La jure sendependa studenta organizo do tre proksimas al la partio Die Linke kaj krome estas laborgrupo de ties junulara branĉo Linksjugend ['solid]. La studenta ligo fondiĝis la 5-an de majo 2007, la naskiĝtago de Karlo Markso, en Frankfurto-ĉe-Majno. La programaj ideoj similas al tiuj de la politika partio. La nomo SDS krome estas aludo al la antaŭa Sozialistischer Deutscher Studentenbund, SDS (Socialisma Germana Studenta Ligo), kies akronimo estis la sama kaj kiu aktivis aparte dum la studentaj protestoj de kaj iom post la jaro 1968.
Eksteraj ligiloj
- Oficialaj paĝoj de la studenta ligo
- Studenta magazino de la organizo Arkivigite je 2007-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.