From Wikipedia, the free encyclopedia
Diabloforko aŭ Bliveto estas optika iluzio en la formo de tridento kiu post plia konsidero montriĝas esti neebla figuro.
Ĉu la paradoksa figuro havas du aŭ tri piedojn? Je unu flanko videblas tri cilindroformaj dentoj aŭ piedoj, je la alia flanko videblas la alfikso por du kvarangulaj piedoj.
La transiro inter ĉi-tiuj duonoj ne akordiĝas: ĝi estas neebla figuro. La iluzio malaperas kiam oni kovras la tri cirklojn per la mano.
La figuro por la unua fojo aperis en 1964 kaj kelkfoje estas atribuita al D.H. Schuster, kiu publikigis ĝin en decembro 1964.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.