From Wikipedia, the free encyclopedia
La Dendrokolaptedoj (Dendrocolaptidae) estas subfamilio el la ordo de la Paseroformaj birdoj. Iam oni konsideris ĝin aparta familio de la paseroformaj birdoj, sed nuntempe oni ordigas ĝin sub la furnariedoj.
Dendrokolaptedoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj | ||||||||||||
multaj; vidu artikolo-tekston. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Disvastigitaj ili estas en la subtropikaj kaj tropikaj arbarregionoj en Mez- kaj Sudameriko de Meksiko ĝis Argentino. Ili vivas prefere kiel izoluloj; nur kelkfoje ili kolektiĝas al iom grandaj grupoj.
La bekoformo varias de specio al specio. Ĝi povas esti longa kaj antaŭe malsupren kurbigita aŭ mallonga kaj rekta, kiel ĉe la Grizakapa sitasomo Sittasomus griseicapillus. Dendrokolaptedoj disponas pri akraj ungegoj kaj fortaj kruroj kaj piedoj. La bruna plumarkoloro similas ĉe inoj kaj maskloj. La flugiloj kaj la vostoplumoj ofte havas rustbrunan koloron. Helpe de siaj akraj ungegoj kaj la rigidaj vostoplumoj, uzataj kiel apogilo, ili kapablas lerte kuri laŭ la arbotrunkoj kaj branĉoj. Ili nutras sin per insektoj, kiujn ili trovas en la fendoj de arboŝelo. Siajn nestojn ili konstruas en arbokavoj kaj forlasitaj pego-truoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.