La Rejn-Moza Delto, nomita ankaŭ Rejn-Moz-Skelda Delto, estas riverdelto en Nederlando formita per la kunfluado de la riveroj Rejno, Mozo (en nederlanda: Maas) kaj Skeldo. Foje, la Skelda delto estas konsiderata aparta delto disde la Rejn-Moza Delto. La rezulto estas multaj insuloj, branĉoj kaj branĉonomoj kio povas aspekti iom konfuza, speciale ĉar foje akvejo kiu ŝajnas kontinua akvovojo povas ŝanĝi siajn nomojn eĉ ĝis sep fojojn, ekz. Rhine → Bijlands Kanaal → Pannerdens Kanaal → NederrijnLekNieuwe Maas → Het Scheur → Nieuwe Waterweg (→ Norda Maro). Ĉar Rejno kontribuas per plej el la akvo, la pli mallonga termino Rejna Delto estas ofte tre uzata. Tamen, tiu nomo estas uzata ankaŭ por la delto laŭ kiu la Alpa Rejno fluas en la Bodenlago kaj pro tio estas pli klara nomi la pli grandan Rejn-Moza Delto, aŭ eĉ Rejn-Moz-Skelda Delto, ĉar la rivero Skeldo finiĝas en la sama delto. Laŭ kelkaj kalkuloj, la delto kovras 25,347 km², kio faras ĝin la plej granda en Eŭropo.[1]

Rapidaj faktoj Geografia regiono, riverdelto [+] ...
Rejn-Moza Delto
Geografia regiono
riverdelto [+]

LandoNederlando
- koordinatoj51° 43′ 50″ N,  42′ 57″ O (mapo)51.7304305555564.7158805555556


Rejn-Moza Delto (Nederlando)
Rejn-Moza Delto (Nederlando)
DEC

Rejn-Moza Delto
Vikimedia Komunejo:  Rijn-Maas-Scheldedelta [+]
vdr
Fermi

La ekonomia gravo de la Rejn-Moz-Skelda Delto estas enorma, ĉar la tri riveroj estas gravaj navigeblaj akvovojoj. La delto mem estas la enirejo el la Norda Maro al la vasta Germanujaj kaj Centreŭropaj internaj landoj (kaj je pli malgranda etendo al Francio). Gravaj havenurboj en la delto estas Roterdamo, Antverpeno, Vlissingen, Amsterdamo (laŭ la Amsterdam–Rejna Kanalo), kaj Gento (laŭ la Gent–Terneuzen Kanalo). La terareoj de la delto estas protektataj el inundoj pere de la Nederlandaj Deltaj Vorkoj.

Notoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.