La riverdelto de Danubo (rumane Delta Dunării) en Dobrogea, Rumanio kaj en Odes'ka provinco, Ukrainio, estas la plej granda kaj bone konservita el eŭropaj deltoj, kaj grandas 3.446 kvadratajn kilometrojn. La delto troviĝas, kie la rivero Danubo fluas en la Nigran maron.
Riverdelto de Danubo | ||
---|---|---|
Geografia regiono | ||
riverdelto [+] | ||
Lando | Rumanio | |
Supermara alteco | 2 m [+] | |
- koordinatoj | 45° 12′ 0″ N, 29° 30′ 0″ O (mapo)45.229.5 | |
Akvokolektejo | 4 178 km² (417 800 ha) [+] | |
Areo | 4 178 km² (417 800 ha) [+] | |
Riverdelto de Danubo | ||
Vikimedia Komunejo: Danube Delta [+] | ||
Loĝantoj
Ĉirkaŭ 15.000 homoj loĝas en la regiono de la delto, plejparte fiŝante per siaj tradiciaj lignaj kajakoj. Troviĝas tie ankaŭ komunumo de Lipovoj, kiuj estas idoj de la Adeptoj de la Malnova Rito, kiuj eliris Rusion en 1772 por eviti religian persekutadon. La ĉefa centro de la lipova komunumo en la ukrainia parto de la danuba delto estas la urbo Vilkovo.
Naturprotekto
Biogeografie la Danubo-delto estas unu el la 53 dolĉakvo-unuoj de la Tutmondaj 200. Ĝi troviĝas en la Eŭropa-siberia ekoprovinco de la Palearkta ekozono. Tiuj unuoj estas nombro da ekoregionoj elektitaj far la Monda Natur-Fonduso (WWF) kaj la Nacia Geografia Societo pro sia graveco pri la naturprotekto.
Letea Arbaro estas la plej malnova natura rezervejo en Rumanio. Ĝi estis establita en 1938, kiam la Rumana Ministra Konsilantaro aprobis decidon n-ro 645 deklarante la arbaron kiel naturrezervejo.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Esperantaj geografiaj klarigoj pri la danuba delto[rompita ligilo]
- fotoj pri la riverdelto de Danubo Arkivigite je 2007-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
- Birdoj de la Riverdelto de Danubo Arkivigite je 2004-02-22 per la retarkivo Wayback Machine
- priskribo de UNESKO pri la loko
- rumana retejo pri la delto (rumane kaj angle) Arkivigite je 2007-05-16 per la retarkivo Wayback Machine
- Danubo-delto ( WWF ) Arkivigite je 2011-10-02 per la retarkivo Wayback Machine angle
- Tutmondaj 200; numero 159 : Danubo-delto ( Nacia Geografia Societo) angle
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.