From Wikipedia, the free encyclopedia
La Defilipia petrelo aŭ Masatierra petrelo (Pterodroma defilippiana) estas specio de marbirdo de la familio de Procelariedoj. Ĝi estas endemia de Ĉilio kie ĝi nestumas nur ĉe la insularoj Juan Fernández kaj Malfeliĉaj. Ties natura habitato estas malfermaj maroj kaj rokaj bordoj. Post la reprodukta sezono ili disiĝas maren ĉe la marbordoj de Peruo ĝis suda Ekvadoro.
Defilipia petrelo | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Defilipia petrelo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pterodroma defilippiana (Giglioli & Salvadori, 1869) | ||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||
Tiu petrelo estas 26 cm longa nome malgranda, tipa burdopetrelo kun marko kun formo de "M". La supraj partoj estas malgrizaj kaj en ties bordoj videblas malhela marko kun formo de litero "M". La frunto estas blanka sed la krono kaj la masko estas malhelgrizaj, etende al griza duonkolumo sur la supra brusto. La pugo estas malhelgriza kaj same la supra vosto kun pli palaj eksteraj vostoplumoj. Estas blankaj la gorĝo kaj la suba brusto kaj ventro. La subfugiloj estas blankaj, kun nigraj pinto kaj mallarĝaj bordoj.
Ili reproduktiĝas sur ŝirmaj klifokornicoj, fendoj, kavetoj kaj inter truoj ĉe lafoklifoj. Ili nestumas kolonie, ovodemetado ŝajne okazas inter julio kaj septembro, elnestiĝo okazas oktobre kaj la kolonioj estos abandonitaj en decembo al januaro. Tamen, oni registris reproduktadon ankaŭ en februaro en San Félix (Malfeliĉaj). Katoj kaj ratoj estas ĉefaj minacoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.