Remove ads
From Wikipedia, the free encyclopedia
Defend-preĝejo aŭ fortikaĵopreĝejo (aŭ fortreso-preĝejo) estas preĝejo ekipita per konstruelementoj taŭgaj por defendo kontraŭ malamiko, ekzemple kreneloj, paftruoj aŭ ĉirkaŭa muraro.
Estis du solvoj: aŭ oni faris defendan etaĝon kaj pli altan turon sur la preĝejon, aŭ oni konstruis ĉirkaŭan muron kun bastionoj.
En la mezepoko multaj vilaĝoj en diversaj eŭropaj landoj ekipis siajn preĝejojn per defendiloj, ĉar defenda muro ĉirkaŭ la tuta setlejo ĝenerale estis privilegio de urboj. Kiam alproksimiĝis malamikoj aŭ rabistaj bandoj, la vilaĝanoj do devis forlasi siajn domojn, sed almenaŭ trovis personan rifuĝejon en sia preĝejo. Foje oni eĉ elektis la konstrulokon de preĝejo laŭ ĝia taŭgo por defendo, ekzemple sur monteto.
Necesas distingi inter veraj defendaj preĝejoj kaj tiaj, al kiuj oni pro diversaj kialoj aldonis defend-aspektajn elementojn, kiuj tamen ne vere servis al defendaj celoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.