De figuris Veneris (Pri figuroj de Venuso) estas interesega antologio de antikvaj helenaj kaj romiaj skribitaĵoj pri erotikaĵoj. Ĝi tre objektive prisdiskutatas klasite kaj grupigite laŭ temoj.
De figuris Veneris | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Friedrich Karl Forberg |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Eldondato | 1824 |
Ĝin unue publikigis la germana filologo Friedrich Karl Forberg en 1824 latine kaj helene kiel komenton pri la verko Hermaphroditus de Antonio Beccadelli, erotika poezia sekvenco de 1425 en renesanca latino; De figuris Veneris poste separite de la beccadelli-aĵoj eldonitis.
Poste oni tradukis la verkon de Forberg en la anglan en 1899 en eldono de Charles Carrington De figuris Veneris, Manual of classical erotology,[1] kaj denove en 1907 de Charles Hirsch,[2] kaj en la francan, germanan kaj hispanan lingvojn.
La franca eldono de Alcide Bonneau portis la titolon Manuel d’érotologie classique. Alia franca eldono de 1906 ilustritis de Édouard-Henri Avril, kun listo de 95 bildoj pri seksaj pozicioj.[3] La plejparto de la eldonoj estis rezervataj nur por anoj de altaj klasoj aŭ cenzurataj: unu ekzemplero de la franca eldono tuj deponitis en seeta librobretaro de la Nacia Biblioteko de Francio. La hispana eldono titoliĝis Manual de erótica clásica.
Robert A. Heinlein en la lasta novelo (To Sail Beyond the Sunset) de 1987 prenigis doktorinon Ira Johnson la libron por seksa edukado. Poste faris la samon Maureen Johnson.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.