From Wikipedia, the free encyclopedia
DK'Tronics Ltd (stiligita kiel dk'tronics) estis brita programara kaj komputila kompanio aktiva dum la 1980-aj jaroj. Ĝi ĉefe fabrikis flankaparatojn por ZX Spectrum kaj Amstrad CPC sed ankaŭ publikigis videoludojn por ZX81, ZX Spectrum, Commodore 64, VIC-20, BBC Micro, Memotech MTX, MSX kaj ceteraj Amstrad-periloj.[1]
DK'Tronics | ||
---|---|---|
negoco vd | ||
Dum | 1981 - 24-a de majo 1993 | |
Sidejo | Great Yarmouth | |
Lando | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) | |
Agokampo | flankaparato • videoludo | |
filiaj kompanioj | Currah vd | |
La unua produkto de la kompanio estis ekspansia memorpakaĵo de 16 kilobitokoj por ZX80, eldonita ĝuste antaŭ la lanĉo de la ZX81. En tiu tempo la kompanio konsistis nur el David Heelas, laborante partatempe pro sia intereso pri elektroniko.[2] Kiam la ZX81 estis lanĉita, li fariĝis plentempa fabrikisto, pakisto kaj sendisto el sia hejmo – kaj ĝis la fino de 1981 li havis kvar dungitojn. Aparatara produktado sekve pligrandiĝis por inkluzivi novajn klavarojn por la ZX81, sed ankaŭ por la nove aperinta ZX Spectrum.
En 1984, DK'Tronics havis ĉirkaŭ 50 dungitojn, kun Heelas kiel ĝenerala direktoro. Li ankaŭ esploris la eblon fariĝi komputilo-fabrikisto, specife por la merkato de personaj komputiloj per la uzado de malmultekosta ĉefprocesoro. Li planis aldoni integritan ekranon kaj muzik-klavaron.
DK'Tronics publikigis videoludojn inter 1982 kaj 1985, inkluzive verkojn de programistoj kiel Don Priestley, kiu fariĝis direktoro de la kompanio en 1983.[3] David Heelas estis konata pro sia kritiko de la ekcesa reklamado fare de aliaj programaraj kompanioj en la ludgazetaro, kaj li fieris pri la malsama profesia sinteno adoptita de DK'Tronics.[4]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.