Engi estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo de Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 635 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumo Engi estis integrita al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Rapidaj faktoj vilaĝo • former municipality of Switzerland ...
Engi
Thumb
Blazono de Engi
Thumb
Ardezo-Minejo Landesplattenberg en Engi
vilaĝo former municipality of Switzerland
Kantono Glaruso
Komunumo(j)Glaruso Sudo
Geografia situo CH1903: 730406 / 204855 (mapo)46.9819444444449.1527777777778 f1

Thumb

Nombro de loĝantoj635
Areo40,7 km²
Alteco812 m super marnivelo
Poŝtkodo8765
Thumb
Mapo de Engi
vdr
Fermi

Geografio

Engi situas ĉe la bordo de la rivero Sernf suda flankorivero de Linth. La iama komunumo konsistas el la tri partoj Vorderdorf, Dörfli kaj Hinterdorf.

Najbaraj komunumoj ĝis la komunumreformo

La komunumo Engi limis al en nordo al Quarten (SG), en nordoriento al Flums (SG), en oriento kau sudo al Matt, en sudokcidento al Schwanden, kaj en nordokcidento al Sool.

Trafiko

Ĝis en la jaro 1969 inter Schwanden kaj Elm ekzistis la tiel nomita Sernfvalo-Fervojo, kiu tiam estis anstataŭigita per aŭtobuslinio. Per tiu buslinio Engi estas hodiaŭ konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj

En la iama adrezominejo Landsplattenberg estis regule trovitaj fosilioj, ĉefe fiŝoj sed ankaŭ testudoj kaj birdoj. La iama minejo hodiaŭ viziteblas por turistoj.

Sur la teritorio de la iama tekstilfabriko Weseta hodiaŭ troviĝas la Glarusa Naturscienca Muzeo (germane: Glaner Naturkundemuseum).

Historio

La unua dokumenta mencio de Engi datiĝas el la jaro 1350 kiel ze engi.[1]

Ekde la 16-a jarcento en Engi funkciis Ardezo-Minejo, kiu pro ekonomiaj kialoj estis fermita en la jaro 1961. Hodiaŭ la minejo Landsplattenberg estis turimse vizitebla.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la komunumoj Betschwanden, Braunwald, Elm, Engi, Haslen, Linthal, Luchsingen, Matt, Mitlödi, Rüti, Schwanden, Schwändi, kaj Sool estis surbaze de la glarusa komunumreformo kunigitaj al la nova komunumo Glaruso Sudo.

Monda naturheredaĵo

Engi apartenas al la Svisa Tektonika Areno Sardona, regiono kiu estis la 7-an de julio 2008 akceptita kiel Monda Naturheredaĵo de UNESKO.

Monda heredaĵo de UNESKO

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.