Czesław Czyński
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Czesław Czyński (pseŭdonime Punar Bhava; naskiĝis la 16-an de julio 1858 en Turzynek, distrikto Aleksandrów, mortis la 17-an de aŭgusto 1932 en Varsovio) – pola okultisto, parapsikologo, verkisto, hipnotisto, kiromanciisto, ankaŭ volapukisto kaj mistikulo.
Czesław Czyński | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Czesław Czyński | ||
Naskiĝo | 16-an de julio 1858 en Turzynek | |
Morto | 17-an de aŭgusto 1932 (74-jaraĝa) en Varsovio | |
Lingvoj | Volapuko • pola • rusa • franca vd | |
Ŝtataneco | Pollando vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Alia nomo | Punar Bhava vd | |
Okupo | verkisto parapsikologo hipnotisto okultisto volapukisto chiromancer (en) vd | |
Laborkampo | Okultismo, parapsikologio kaj literatura aktiveco vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Liaj gepatroj estis Józef kaj Matylda. La patro farmis bienojn kaj helpis al partoprenantoj de la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio. Post malvenko de la insurekcio kun la familio fuĝis en Parizon. Czesław kun siaj fratoj frekventis polan lernejon Batignolles. Kiam la aŭstra registaro anoncis amnestion la familio translokiĝis al Krakovo, kie li povis daŭrigi lernadon en reallernejo. Ankaŭ partoprenis lekciojn en filozofia fakultato de Jagelona Universitato.
En 1910 en Parizo de Papus estis nomumita delegito de martinistoj por Rusio kaj Pollando. Akceptis ordenan nomon Punar Bhava. La 1-an de februaro 1912 fiksis Ordo Templi Orientis por slavaj landoj, kie li estis X° Rex Summus Sanctissimus (deka reĝo tre saktega). Antaŭ la unua mondmilito restis en Peterburgo, kie prezentiĝis kiel Lubicz-Czyński aŭ Rollin-Czyński. Li estis delegito de Katolika gnostikisma eklezio en Rusio ĉirkaŭ 1912. Czyński gajnis mondan famon danke al ekkono de okultismo kaj hipnotaj kapabloj. Li asertis, ke scipovas sendi sian astralan korpon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.